Fermín GALÁN Rodríguez (San-Fernando, 4-a de oktobro 1899 - Huesca, 14a de decembro 1930) estis hispana militisto, ekzekutita fine de la monarkia reĝimo de Alfonso la 13-a post la malsukcesa insurekcio de Jaca.

Fermín Galán
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1899 (1899-10-04)
en San-Fernando
Morto 14-an de decembro 1930 (1930-12-14) (31-jaraĝa)
en Huesca
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militisto • spanish legionary
vdr

Biografio redakti

En 1924 estante leŭtenanto li montris kuraĝajn agadojn en la Rif-milito.[1] Tie li vundiĝis, kaj dum kuracado en madrida hospitalo li verkis romanon prie.

En 1926 li partoprenis en la insurekcio nomita Sanjuanada kontraŭ la diktaturo de Miguel Primo de Rivera startinta en 1923, kio rezultis en ses jarojn de mallibereco en la kastelo de Montjuic, kie li konatiĝis kun anarkiistoj de Barcelono, kaj verkis pripolitikan eseon nome La nueva creación (La nova kreitaĵo), kiu baziĝas pli sur la sciaro pri la militista etoso ol sur formado de ŝtato. Post la falo de Primo de Rivera, post tri jaroj kaj duono de prizono, estis amnestiita de la generalo Dámaso Berenguer, kaj estis reakceptita en la armeo kiel kapitano en norda urbo Jaca.

Tie li kontaktis kun respublikistoj Julián Borderas Pallaruelo, José Luis Rodríguez Subirana (El Relojero, La Horloĝisto), Pío Díaz kaj Antonio Beltrán Casañas (El Esquinazau), inter aliaj. Samjare, en 1930, li venis al servo de la Nacia Revolucia Komitato, ĵus kreita post la Pakto de Sansebastiano, kiel "delegito de la Revolucia Komitato en Aragono". Ekde tiam li konspiris kun kolegaj militistoj same de Jaca por plano de insurekcio kiu aliĝu al supozita respublika nacia movado. La duboj kaj prokrastoj fare de la nacia komitato senpaciencigis Galán, kiu akompanata de kelkaj oficiroj —inter kiuj kapitanoj Ángel García Hernández, Salvador Sediles, Luis Salinas, kaj senpostena Miguel Gallo— krom kelkaj respublikismaj lokanoj, ribeligis la urban soldataron frumatene de la 12a de decembro 1930, kio estis nomita la insurekcio de Jaca. La ribeluloj formis du kolonojn, unu fervojan kaj unu soŝean, kaj direktas sin al la provinca ĉefurbo Huesca, kie ili esperas ricevi aliĝon de la tiea soldataro.

Tamen tio ne okazis kaj la registaraj fortoj povis reagi kaj haltigi la kolonon de Galán antaŭ ĝia alveno al Huesca. Okazis interpafado kaj la ribeluloj devis retiriĝi. Post kelkaj kilometroj Galán decidis doni sin kun aliaj du oficiroj al la plej proksima aŭtoritato, nome la urbestro de Biscarrués, kaj tien venas policanoj kiuj arestis kaj portis ilin al Huesca. Tie ili estis militjuĝitaj la 13an ĝis la frumateno de la 14a de decembro. Estis kondamnitaj je mortpuno la kapitanoj Fermín Galán Rodríguez kaj Ángel García Hernández. Samtage la 14an de decembro ili estis mortpafitaj ĉe Fornillos, je du km de Huesca.

Ĝuste kvar monatojn poste estis proklamita la respubliko kiun ili klopodis proklami. Ambaŭ ekzekutitoj estis konsideritaj herooj de la nova reĝimo de la Dua Hispana Respubliko ekde aprilo 1931 kaj honoritaj: oni faris filmon, teatraĵon kaj oni nomis stratojn per lia nomo tra la tuta lando.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti