La kabo Gata estas kabo situanta en la sudoriento de Iberio, ĉe la Mediteranea Maro, apartenanta al la municipo de Níjar, en la provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio.

Kabo Gata
kabo [+]
SituoHispanio, Andaluzio
- koordinatoj36° 43′ 19″ N, 2° 11′ 35″ U (mapo)36.72189-2.19297Koordinatoj: 36° 43′ 19″ N, 2° 11′ 35″ U (mapo) [+]

Kabo Gata (Andaluzio)
Kabo Gata (Andaluzio)
DEC

Kabo Gata (Hispanio)
Kabo Gata (Hispanio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Cabo de Gata [+]
vdr
Lumturo kaj panoramo de la Kabo Gata

Etimologio redakti

Ptolemeo aludis al kabo Gata kiel ĥaridemou Akra, kio signifas “elstaraĵo de la karneoloj”, loko konata de la navigantoj grekaj kaj fenicaj kiuj luktis inter si por la kontrolo de la areo.

Poste, Aviano, en su Ora maritima aludas al ĝi kiel Iugum Veneris (Kabo de Venuso), reference al la diino de deveno tarteza kiun la romianoj identigis kun Afrodito. Por veneri ĝin starigis templon sur la monteto Testa.

La abundo de agatoj en la tereno, kiu estis tialo por la fenica nomo, reprenigis ĝin dum la Mezepoko, kaj ĝi estis konata kiel Cabo de las Ágatas (kabo de agatoj). Per kontrakto de fonetiko, hegemoniiĝis tiu uzata aktuale.

Alia eblo estas ke la termino venas de latina vorto adoptita de araboj. De "kApita" oni irus al araba "qabta" per sinkopo de la "i", kio estus aktuale pleonasmo: nome la kabo de "Kabo" tradukita.

Lumturo redakti

Bibliografio redakti

  • Dekreto 37/2008, de 15a de februaro, per kiu oni aprobis la Plan de Ordenación de los Recursos Naturales y el Plan Rector de Uso y Gestión del Parque Natural Cabo de Gata-Níjar kaj oni markas la limojn de la Natura Parko. (BOJA 59/2008, de 26a de marto) pdf Acceso: 20/5/2009.
  • Parque Natural Cabo de Gata-Níjar. Consejería de Medio Ambiente de la Junta de Andalucía. html en hispana. Konsultita: 20/5/2009.
  • Gil Albarracín, A. (2000), Guía del Parque Natural Cabo de Gata-Níjar (Almería). Griselda Bonet Girabert. ISBN 84-88538-03-0.