Aba (Niĝerio)
Aba estas industria kaj komerca urbo, episkopa rezidejo de anglikanoj, eĉ milionurbo en Niĝerio.
Aba | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 450 [+] | ||
Retpaĝaro | www.abiastate.gov.ng [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 500 183 (1991) [+] | ||
Loĝdenso | 6 947 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 7′ N, 7° 22′ O (mapo)5.11666666666677.3666666666667Koordinatoj: 5° 7′ N, 7° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 05° 07′ 01″ N 07° 22′ 01″ O / 5.11694 °N, 7.36694 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 159 m
- Loĝantaro: 1.736.361 en 2012
- Horzono: UTC +1
- Telefonkodo: 082
GeografioRedakti
Aba situas en suda parto de Niĝerio laŭ rivero same tiel nomata Aba. Port Harcourt troviĝas je 50, Lagoso je 450 km.
HistorioRedakti
La britoj fondis tie kampurbon en la 19-a jarcento. En 1901 ankaŭ armea bazo kun poŝto formiĝis. Ekde 1915 trajno trafikas al Port Harcourt. En 1929 la virinoj faris ribelon. En 1967 dum la interna milito Aba iĝis provizora ĉefurbo. Fine de la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj gason.
IndustrioRedakti
En Aba oni produktas aŭ prilaboras cementon, teksaĵon, plaston, ŝuon kaj nutraĵojn.
KlimatoRedakti
Aba havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 23-26 °C. Jare pluvas 2398 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro, en decembro malkulminas.
VidindaĵojRedakti
- anglikana katedralo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 1920-aj jaroj
- romkatolika katedralo omaĝe al Sankta Johano
- moskeo nomata Hospitalo-Vojo