Gurúè (foje Gurué) estas grandurbo kaj diocezo en Mozambiko. Ĝi estis konata dum dominado de portugaloj, kiel Vila Junqueiro.

Gurúè
urbo • municipality of Mozambique
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 15° 28′ S, 36° 59′ O (mapo)-15.46694444444436.977777777778Koordinatoj: 15° 28′ S, 36° 59′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gurúè (Mozambiko)
Gurúè (Mozambiko)
DEC
Situo de Gurúè

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gurúè [+]
vdr

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Gurúè situas sur altebenaĵo en la norda sekcio de la lando. Urboj Blantyre, Quelimane kaj Nampula etendiĝas po 350 km.

Historio

redakti

Gurúè estis fondita en la 19-a jarcento. La portugaloj evoluis ĝin por centro de teokulturo. La plej fama teoproduktanto estis Manuel Saraiva Junqueiro, pri kiu la urbo ricevis la portugalan nomon. Sub portugala administracio la urbo evoluis harmonie laŭ arkitektura vidpunkto. Post la sendependiĝo en 1975 la portugaloj hejmenvenis, okazis longa interna milito, sekve Gurúè malevoluis.

Ekonomio

redakti

En la agrikultura branĉo la teplantejoj havas 90%. Krome estas kafoj kaj fruktoj.

Trafiko

redakti

Gurúè havas nur malgrandan senbetonan flughavenon, kie estas porokazaj flugoj. Pavimita vojo ne atingas la urbon, tial dum pluvoj la vojaĝado estas necerta.

Klimato

redakti

En Gurúè la averaĝa temperaturo varias somere inter 30-34 °C kun sekeco, vintre 17-20 °C kun pluvoj.

Fontoj

redakti
  • Angla Vikipedio
  • [1]