Quelimane [kelimani] estas grandurbo, provinca ĉefurbo, diocezo (ekde 1954) kaj havenurbo en Mozambiko.

Quelimane
municipality of Mozambique • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 192 876  (2007) [+]
Loĝdenso 1 649 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 53′ S, 36° 53′ O (mapo)-17.87638888888936.887222222222Koordinatoj: 17° 53′ S, 36° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 117 km² (11 700 ha) [+]
Quelimane (Mozambiko)
Quelimane (Mozambiko)
DEC
Situo de Quelimane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quelimane [+]
vdr

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Quelimane situas sur ebenaĵo en la orienta sekcio de la lando laŭ Hinda Oceano.

Historio

redakti

Quelimane estis fondita fare de islamaj komercistoj, kiuj komercadis ankaŭ per sklavoj. Ĝi estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono. En 1498 Vasco da Gama estis la unua eŭropano ĉi tie. En 1530 la portugaloj fondis komercejon. En 1761 Quelimane ricevis urban statuson. En la 18-a jarcento la urbo estis grava centro de sklavokomercado. Ĝi estis finpunkto de vojaĝado de David Livingstone en 1856. En la frua 20-a jarcento germanoj plantis multe da sisaloj. Baldaŭe oni plantis ankaŭ kokosojn. En 2007 inundo okazis.

Ekonomio

redakti

Quelimane estas grava industria centro. Oni okupiĝas pri fiŝkaptado, produktadoj de teo kaj palmooleo.

Trafiko

redakti

Quelimane havas flughavenon. La ĉefvojo disbranĉiĝas al Chimoio kaj Nampula. Tie finiĝas la fervojo el Mocuba.

Klimato

redakti

En Quelimane la averaĝa temperaturo varias inter 17-31 °C. Jare pluvas po 1370 mm. Inter aŭgusto-oktobro apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti
  • Angla, franca kaj rusa Vikipedioj
  • [1]
  • mapo