San Pédro

San Pédro estas grandurbo, diocezo kaj havenurbo en Ebur-Bordo. La loknomo signifas: Sankta Petro.

San Pédro
San Pédro5.JPG
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 44′ N, 6° 38′ U (mapo)4.73333333333-6.63333333333Koordinatoj: 4° 44′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Situo de San Pédro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Pédro (Ivory Coast) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Disambig-dark.svg Jen artikolo pri unu el multaj geografiaj lokoj nomataj San Pedro. Vidu la liston de samnomaj lokoj.

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Centro de San Pédro

San Pédro situas sur ebenaĵo laŭ la maro ĉe enfluejo de rivero en la sudokcidenta sekcio de la lando. Abiĝano situas 350 km.

HistorioRedakti

La unuaj eŭropanoj aperis en tiu regiono en la malfrua 15-a jarcento kaj estis esplorita fare de portugala Soerire Da Costa, kiu nomis la nunan urbon.

EkonomioRedakti

En San Pédro la fiŝkaptado estas grava industrio kaj menciindas la cementoprodukto. En la apudaĵo oni okupiĝas pri kakao kaj pri lignaĵoj. La turismo evoluas.

KlimatoRedakti

 
Plaĝo de San Pédro
 
Vojo en San Pédro

San Pédro situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 33 °C. Jare pluvas po 1702 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.

TrafikoRedakti

San Pédro havas flughavenon kaj maran havenon. La laŭmara ĉefvojo tuŝas la urbon.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti