Mansuro (Egiptio)
Mansuro, konata ankaŭ Mansoura, aŭ El Mansure, arabe المنصورة estas metropolo en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija, kie ĝi estas ties ĉefurbo. La metropolo estas duobla urbo, ja la Nilobranĉo apartigas de la provinca sidejo Talĥa.
Mansuro | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 621 953 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 24 878 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 3′ N, 31° 23′ O (mapo)31.0531.383333333333Koordinatoj: 31° 3′ N, 31° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Mansoura [+] | |||
Etimologio
redaktiMansuro arabe signifas "venka" laŭ batalo kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio) dum la 7-a Krucmilito.
Demografio
redaktiEn Mansuro loĝis 621 953 en 2021.
Geografio
redaktiMansuro kuŝas laŭ branĉo de Nilo. Talĥa troviĝas nur 2, Tanto 47, Damiato kaj Kafr aŝ-Ŝejĥo po 58, Ismailio 98, ĉefurbo Kairo 112 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiMansuro estis establita en 1219 en lokoj de pli malnovaj vilaĝoj. Post 2 jaroj la egiptoj venkis la krucmilitistojn, tial ĝi estis nomita Mansura. Reĝo Ludoviko estis kaptita kaj mortis en malliberejo (fakte domo) en la urbo. En 1973 granda aerbatalo okazis inter Egiptio kaj Israelo.
Ekonomio
redaktiMansuro estas komerca kaj administra centro. La industrio produktas teksaĵojn kaj manĝaĵojn.
Edukado
redaktiLa universitato de Mansuro estis fondita en 1962, komence kiel filio de Kairo.
Klimato
redaktiMansuro havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 56 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- brita enciklopedio
- WikiTrans