Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Safi (Malto).

Safi (araba : آسفي) estas grandurbo de Maroko. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono Duĥala-Abda kaj de sia provinco. Ĝia haveno estas unu el la plej gravaj de la lando.

Safi
Asfi by night.png
Administrado
Poŝtkodo 46000 [+]
Demografio
Loĝantaro 308 508  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 17′ N, 9° 14′ U (mapo)32.283333333333-9.2333333333333Koordinatoj: 32° 17′ N, 9° 14′ U (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Situo de Safi

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Safi (Morocco) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Larĝa panoramo de Safi
Mapo pri Maroko, kie Safi estas trovebla laŭ la marbordo
Minaretoj de la historia urbo
Plaĝo kaj haveno de Safi
Vojo en Safi
Fortikaĵo de Safi

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Safi situas inter montoj kaj la Atlantiko.

HistorioRedakti

Safi sub la nomo Safim estis sub portugala rego inter 1488-1541. La muro konstruiĝis por protekti Safin ankaŭ nun videbla. En 1942 la urbo estis grava alteriĝa tereno de armeo de Usono.

EkonomioRedakti

Safi estas ĉeffiŝkapta haveno por sardinoindustrio de la lando. Safi havas ekde la 1960-aj jaroj gravan industrian komplekson de transformado de fosfatoj. Oni okupiĝas ankaŭ pri teksaĵoj kaj ceramikaĵoj.

TrafikoRedakti

La urbo estas finhaltejo de branĉa fervojo. La marborda ĉefvojo tuŝas ankaŭ Safi-n, krome kuras ĉefvojo al interno de la lando.

KlimatoRedakti

En Safi la temperaturo varias averaĝe inter 8-28 °C. Jare pluvas po 360 mm. Inter junio kaj septembro preskaŭ ne pluvas kaj tiam kulminas la temperaturo.

ĜemelurbojRedakti

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • Angla Vikipedio
 
Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Safi