Tiu artikolo temas pri ĉiuj specioj nomitaj kutime "sardino". Por la specio plej konata, vidu Pilĉardo (Sardina pilchardus).

Sardinoj je lameno -Kadizo.
Sardinoj en lado, merĝitaj en olivoleo.

La vorto «sardino» povas aludi al diversaj specioj de fiŝoj de la familio de la Klupeedoj, proksime parenca kun la Engraŭledoj kaj la haringoj.

La nomo sardino supozeble devenis de la nomo de la mediteranea insulo Sardio, apartenanta al Italio, kie ĝi iam estis abunda. Ĝia scienca nomo estas Sardina pilchardus.

En Esperanto, oni nomas la fiŝon “pilĉardo“, kaj la nomon ”sardino“ oni uzas kiam ĝi estas enskatoligita, kun oleo.

Specioj de sardinojRedakti