Minna
Minna estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Niĝera Ŝtato, diocezo kaj universitata urbo en Niĝerio.
Minna | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 322 163 (2010) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)9.61388888888896.5569444444444Koordinatoj: 9° 37′ N, 6° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 331 m [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Minna (Nigeria) [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 09° 37′ N 06° 33′ O / 9.617 °N, 6.550 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 335 905 en 2012
- Supermara alteco: 270–360 m
- Horzono: UTC +1
Geografio
redaktiMinna situas sur pli alte, ol ebenaĵo de Niger en la meza sekcio de la lando. Abuĝo situas 150 km.
Historio
redaktiLaŭ arkeologoj tiu tereno estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. Baldaŭe Minna estis haltejo de karavanoj el Saharo.
Ekonomio
redaktiKotonoj estas la ĉefaj agrikulturaj produktoj en la ĉirkaŭaĵo, sed kelkaj okupiĝas pri orominado. Oni bredas ankaŭ brutojn. En la urbo mem oni produktas bierojn kaj prilaboras nuksojn. Tradiciaj industrioj kaj metioj en Minna inkludas ledolaboron, metaloprilaboron kaj ŝtofoteksadon.
Klimato
redaktiMinna situas en pli seka tropika klimato. Estas pluva kaj seka sezonoj. La pluva sezono daŭras de aprilo ĝis oktobro, kiam la temperaturo atingas 30 °C (nokte 22 °C). Dum la seka sezono dumtage la temperaturo estas iomete pli, ol 40 °C (nokte 12 °C).
Trafiko
redaktiMinna havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Abuĝo kaj al la okcidenta landoparto, krome estas malpli grava vojo al sudo. Trajnoj kuras al Kaduno, Ilorin kaj Baro (urbo).