Kaduno estas milionurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo de Kaduno ŝtato[2] kaj enhavas 1 512 000 loĝantojn.[1]

Kaduno
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Niĝerio
Ŝtato Kaduno
Fondita 1913
Retpaĝaro http://www.kadunastate.gov.ng/
Politiko
Urbestro Mohammed Namadi Sambo
Demografio
Loĝantaro 1 512 000  ([1])
Loĝdenso 1 764 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo)10.5230555555567.4402777777778Koordinatoj: 10° 31′ N, 7° 26′ O (mapo)
Alto 250 m [+]
Areo 3 080,0 km² (308 000 ha)
Horzono +1
Kaduno (Niĝerio)
Kaduno (Niĝerio)
DEC
Situo de Kaduno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kaduna [+]
vdr

La simbolo de Kaduno estas la krokodilo.

Geografio

redakti

Kaduno situas en valo de rivero (same tiel nomata Kaduna) en nord-centra parto de la lando. Islamanoj vivas plejparte en la norda urboparto kaj kristanoj en la suda urboparto. Kano (urbo) troviĝas je 220 km-oj.

Historio

redakti

Kaduno estis fondita fare de la britoj en 1913 kaj iĝis regiona ĉefurbo inter 1917-1967. En 2000 religia tumulto okazis, sekve almenaŭ mil homoj mortis. Post 2 jaroj denove okazis tumulto, tiam diversaj preĝejoj kaj hoteloj estis bruligitaj kaj ankaŭ tiam homoj mortis. En 2009 ankaŭ tiu urbo gastigis la futbalan mondĉampionecon.

Ekonomio

redakti

Kaduno estas industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, maŝinojn, ŝtalon, aluminion kaj kemiaĵojn.

Trafiko

redakti

Kaduno havas 2 flughavenojn, ĉefvojon kaj en 2009 fervojo konstruiĝis inter Abuĝo-Kano, kiu trairas Kadunon.

Vidindaĵoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Online Nigeria (29-a de januaro 2003). People, Population and Settlement (angle). Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 15-a de novembro 2009.
  2. Encyclopædia Britannica. Kaduna (angle). Alirita 15-a de novembro 2009.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti