Warri
Warri estas milionurbo en Niĝerio pli precize en ties Delta Ŝtato.
Warri | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo havenurbo ![]() | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 31′ N, 5° 45′ O (mapo)5.51666666666675.75Koordinatoj: 5° 31′ N, 5° 45′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj
redaktiWarri situas en suda parto de Niĝerio laŭ navigebla rivero same tiel nomata Warri. La maro estas ne tro for.
En Warri portugalaj misiistoj alvenis en la 15-a jarcento. Poste ĝi funkciis kiel la bazo por portugalaj kaj nederlandaj sklavistoj. Poste la urbo estis grava enlanda haveno de komercado pri palmooleo kaj aliaj varoj. Komence de la 20-a jarcento la britoj nomumis la urbon provinca ĉefsidejo. Ekde la 1960-aj jaroj pro la nafto Warri ekprosperis. La unusola universitato okupiĝas pri nafto.
Trafiko
redaktiEn Warri flughaveno kaj stacidomo funkcias. Por aŭtoj la kontakto estas bona.
En Warri rafinejo funkcias, sed estas ankaŭ prilaborado de ŝtalo, vitro, ceramikaĵoj kaj cemento. En la urbo estas bazo de Mararmeo.
Klimato
redaktiWarri troviĝas inter tropika pluvarbaro kaj marĉo, kie la klimato estas ekvatora. Estas nur 2 sezonoj: pluvsezono kaj seka sezono. La seka sezono daŭras de novembro ĝis aprilo. Jare pluvas ĉ. 2500 mm.
Vidindaĵoj
redaktiEsperanto
redaktiEn la urbo la 23an de aprilo 1906 naskiĝis:
- inĝ. Kola Ajayi, esperantisto kaj aktoro el Niĝerio kiu esperantiĝis en nla jaro 1931 danke al fratoj Fethke en Bydgoszcz / Polujo kaj depost 1932 prelegis en Esperanto pri Afriko, ĉefe pri kulturo, religio, moroj kaj kutimoj de siaj samlandanoj en i.a. en Polujo, Ĉeĥoslovakujo kaj Jugoslavujo.