Bela-Bela

Bela-Bela (ĝis 2002 WarmbathsWarmbad) estas grandurbo kaj kuracbanloko en Sudafriko, en Provinco Limpopo.

Banejo de Bela-Bela

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Bela-Bela situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Pretorio troviĝas 92, Johanesburgo 148, Bloemfontein 516, Durbano 615, Port Elizabeth 1043, Kaburbo 1385 km.

HistorioRedakti

En la 18-a jarcento lokaj triboj malkovris termofontojn en la areo. Pioniro Carl Van Heerden establis tie bienon la unua. En 1873 ŝtato Transvalo aĉetis la teron kaj establis feriejon nomitan Hartingsburg post la eminenta nederlanda biologo Pieter Harting. La britoj okupis la feriejon dum la angla-buro milito kaj ili renomis la poŝton Warm Baths en 1903. En 1920 Warmbaths estis proklamita urbo. En 1932 ĝi iĝis municipo.

TrafikoRedakti

La nacia ĉefŝoseo kaj fervojo Pretorio-Zimbabvo tuŝas Bela-Bela-on.

KlimatoRedakti

Bela-Bela havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-23 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 649 mm. La pluvo en decembro kaj en januaro kulminas, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti