Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Limpopo.

La Limpopo provinco estas la plej norda provinco de Sud-Afriko kaj havas ĉirkaŭ 5,3 milionojn da loĝantoj (2001). Ĉefurbo de Limpopo estas la urbo Polokwane (Pietersburg).

Provinco Limpopo
Provinco
provinco de Respubliko Sud-Afriko [+]

LandoSud-Afriko

Supermara alteco1 373 m [+]
ĈefurboPolokwane
- koordinatoj24° S, 30° O (mapo)-2429.5Koordinatoj: 24° S, 30° O (mapo)
Areo125 754 km² (12 575 400 ha) [+]

Loĝantaro6 572 720 [+] (2-a de februaro 2022)
Denseco52,27 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroStanley Mathabatha

HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166-2ZA-LP

Provinco Limpopo (Tero)
Provinco Limpopo (Tero)

Provinco Limpopo (Limpopo)
Provinco Limpopo (Limpopo)
DEC

Map
Provinco Limpopo

Vikimedia Komunejo:  Limpopo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko vidigas la 5 distriktojn de Limpopo

Antaŭe ĝi ordinare nomiĝis Norda Provinco, sed oni ŝanĝis la nomon en februaro 2002 post elektadoj okazigitaj de la provinca registaro.

Rimarkindaĵo estas Mapungubwe, la areo kie la plej malnova, oron uzanta civilizo de la provinco estis malkovrita, kelkajn jarojn pli frue. La tribo ŝajne havis fortajn ligojn kun la ruinoj kaj civilizo de Granda Zimbabvo.

La popolo de Limpopo estas relative homogena: 97% estas nigruloj, 2% blankuloj, 0,2% kolorhaŭtuloj kaj 0,2% aziandevenuloj. La plej gravaj lingvoj estas norda sota (52%), conga (22%), vendaa (16%) kaj afrikansa (2%).

La nomo Limpopo kelkfoje referencas al la rivero Limpopo. Ankaŭ la rivero Blyde estas grava geografia elemento.

Vidu ankaŭ redakti