Emalahleni
Emalahleni, pli frue ĝis 2006 Witbank, afrikanse White Ridge estas grandurbo kaj diocezo en Sud-Afriko, en provinco Mpumalanga en municipo eMalahleni (="loko de karbo").
Emalahleni | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1034 • 1035 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 53′ S, 29° 12′ O (mapo)-25.87658333333329.200972222222Koordinatoj: 25° 53′ S, 29° 12′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 164,27 km² (16 427 ha) [+] | ||
Horzono | South African Standard Time [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Witbank [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 240 km²
- Loĝantaro: 349.046 (en 2012)
- Supermara alteco: 1627 m
- Horzono: UTC +2 h
- Telefonkodo: 013
Geografio redakti
Emalahleni situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Benoni troviĝas 98, Pretorio 102, Johanesburgo 121, Durbano 476, Port Elizabeth 967, Kaburbo 1373 km.
Historio redakti
Witbank estis establita en 1890 por ekspluati la karbon. La fervojo de Pretorio atingis la areon en 1894. Witbank estis proklamita urbo en 1903 kaj ĝi iĝis municipo en 1914.
Ekonomio redakti
Ĉe Emalahleni estas pli ol 22 karbominejoj en la municipa areo, kie funkcias ankaŭ centraloj kaj oni produktas ŝtalojn.
Trafiko redakti
Emalahleni situas laŭ la fervoja linio ligante Pretorion al Maputo. Aŭtovojoj kuras al Pretorio kaj Johamesburgo, krome estas malpli gravaj vojoj al la oceano kaj Mozambiko.
Klimato redakti
Emalahleni havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-21 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 690 mm. La pluvo en novembro kulminas. Inter majo-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro
- vetero
- mapo[rompita ligilo]