Hesio

federacia lando de Germanio
(Alidirektita el Hessen)

HesioHesujo, germane Hessen [hesn], sudhesie Hesse [hesə], estas federacia lando en la centro de Germanio. Ĉefurbo estas Wiesbaden, plej granda urbo estas Frankfurto ĉe Majno. Fine de decembro 2022 ĝi havis 6 391 360 loĝantojn.

Hesio
germane Hessen
FlagoBlazono
federacia lando [+]

LandoGermanio

Supermara alteco264 m ü. NHN [+]
ĈefurboWiesbaden
- koordinatoj51° N, 9° O (mapo)50.6080277777789.0284722222222Koordinatoj: 51° N, 9° O (mapo) [+]
Plej alta punktoWasserkuppe [+]
Areo21 100 km² (2 110 000 ha) [+]
Loĝantaro6 265 809 [+] (31-a de decembro 2018)

Ŝuldoj37,1 miliardoj da € (2010)
Ŝuldoj je kapo6 099  € (fine de 2010)

Regantaj partiojCDU kaj SPD
ĈefministroBoris Rhein (CDU)
(ekde 31-a de majo 2022)
Parlamento
22
23
52
8
26
2
22 23 52 26 
El 133 seĝoj ricevas:
Lasta baloto8-a de oktobro 2023
Sekvanta baloto2028
Reprezento en la
Federacio Konsilo
5
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Esperanto-asocioHesa Esperanto-Ligo (HELO)

Hesio (Hesio)
Hesio (Hesio)
DEC
Hesio
Hesio

Map
Hesio

Vikimedia Komunejo:  Hesse [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La metropolo kaj pli etaj urboj redakti

Frankfurto ĉe Majno estas unu el la plej signifaj urboj de Germanio. Ene de la urbaj limoj vivas "nur" 680 000 loĝantoj, sed kun plej proksimaj ĉirkaŭurboj temas pri 2 milionoj. En la tuta metropola regiono Rhein-Main vivas pli ol duono de ĉiuj loĝantoj de Hesio, kaj ankaŭ la plej multaj aliaj grandaj urboj de la lando estas ĉi tie: Wiesbaden (277 000 loĝantoj), Darmstadt (147 000), Offenbach (121 000), Hanau (89 000), Rüsselsheim (60 000) kaj Bad Homburg (52 000).

Ekster la regiono Rhein-Main, la plej granda urbo estas Kaselo, la historia centro de norda Hesio, kiu havas 199 000 loĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo de la lando. Sekvas Marburg (80 000 loĝantoj), Gießen (77 000) kaj Veclaro (51.000) en centra Hesio, kaj Fulda (64 000) en orienta Hesio.

En la zono ĉirkaŭ Frankfurto estas naŭ pliaj urboj kun po pli ol 30 000 loĝantoj (Rodgau, Oberursel, Dreieich, Maintal, Hofheim am Taunus, Neu-Isenburg, Langen, Dietzenbach kaj Mörfelden-Walldorf). Ĉe la sudhesia turisma strato Bergstraße troviĝas tri pliaj urboj de tiaj dimensioj (Bensheim, Viernheim kaj Lampertheim). Kvankam Limburg en la ocidenta landoparto havas "nur" 33 000 loĝantojn, ĝi estas la regiona centro por tiu regiono, relative maldense loĝata.

Administra divido redakti

Distriktaroj redakti

Ekde 1981 Hesio estas dividita en tri grandaj administraj distriktaroj: Darmstadt en la sudo, Gießen en la centro kaj Kassel en la nordo. Tiuj tri regionoj konsistas el 5 eksterdistriktaj urboj kaj 21 distriktoj kun 426 komunumoj.

Distriktoj redakti

 

en distriktaro Darmstadt (la Sudo):

  1. distrikto Bergstraße (HP)
  2. distrikto Darmstadt-Dieburg (DA)
  3. distrikto Groß-Gerau (GG)
  4. distrikto Hochtaunus (HG)
  5. distrikto Main-Kinzig (HU)
  6. distrikto Main-Taunus (MTK)
  7. distrikto Odenwald (ERB)
  8. distrikto Offenbach (OF)
  9. distrikto Rheingau-Taunus (RÜD)
  10. distrikto Wetterau (FB)


en distriktaro Gießen (la Centro):

  1. distrikto Gießen (GI)
  2. distrikto Lahn-Dill (LDK)
  3. distrikto Limburg-Weilburg (LM)
  4. distrikto Marburg-Biedenkopf (MR)
  5. distrikto Vogelsberg (VB)


en distriktaro Kassel (la Nordo):

  1. distrikto Fulda (FD)
  2. distrikto Hersfeld-Rotenburg (HEF)
  3. distrikto Kassel (KS)
  4. distrikto Schwalm-Eder (HR)
  5. distrikto Werra-Meißner (ESW)
  6. distrikto Waldeck-Frankenberg (KB)

Eksterdistriktaj urboj redakti

Urboj kaj komunumoj redakti

Naturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti