Veclaro
Veclaro (germana Wetzlar) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la distrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distriktaro Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj fine de la jaro 2021 en la urbo vivis 52 969 loĝantoj.

Veclaro | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Gießen | |||||
Distrikto | Distrikto Lahn-Dill | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06441 | |||||
Poŝtkodo | 35521-35586 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6330 | |||||
Aŭtomobila kodo | WZ, LDK | |||||
Oficiala Municipokodo | 06532023 | |||||
Subdivido | 8 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Urbestro | Wolfram Dette (FDP) | |||||
Adreso de la administrejo | Ernst-Leitz-Straße 30 35578 Wetzlar | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 52969 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)50.5666666666678.5Koordinatoj: 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 148 - 401 m | |||||
Areo | 75,67 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wetzlar.de/ | |||||
La urbo situas borde de la rivero Lahn. Ĝi estas ĝemela urbo de Avignon en Francio,
Siena en Italio,
Ilmenau en Turingio,
Vindhuko en Namibio,
Colchester en Britio kaj
Písek en Ĉeĥio, kaj aldone de
la urbodistrikto Neukölln de Berlino.
La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Veclaro komencis rapide antaŭeniĝi. Veclaro mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.
En 1977 oni kunigis Veclaron kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.
Najbaraj komunumoj Redakti
Jenaj urboj limas al la urbo Veclaro, nomataj horloĝdirekte komence le nordoriento: Herborn kaj Dillenburg, Siegen (distrikto Siegen-Wittgenstein), Gießen kaj Heuchelheim (ĉiuj distrikto Gießen), Limburg kaj Weilburg (ĉiuj distrikto Limburg-Weilburg) samkiel Friedberg (distrikto Wetterau).
Vidindaĵoj Redakti
Ekonomio Redakti
Rezidaj entreprenoj Redakti
Veclaro estas rezidejo de kelkaj grandaj konzernoj Germanaj: krom la laŭgrande kvina fotografio Leica, Buderus (gisado) el (ŝtalo), Minox, ankaŭ sia eksa filialo Siemens el Philips.
Trafiko Redakti
Fervoja kaj aŭtobusa trafiko Redakti
Sur fervojlinio trafikas trajnoj de la kompanio Deutsche Bahn el serio RegionalExpress de Kolonjo, Aĥeno aŭ Akeno, Koblenco, Frankfurto kaj Kaselo.
La publikan personotransporton enurban precipe faras aŭtobusoj.
Aūtovojoj Redakti
Veclaro estas alligita per jenaj aŭtoŝoseoj kaj aliroj al al longdistanca ŝosereto:
- A45 (Dortmund - Veclaro - Aschaffenburg)
- A480 (Veclaro - Gießen)
Veclaro kaj Esperanto Redakti
En Veclaro kvar fojojn dum la jarŝanĝa semajno okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo: Temis pri la 28-a inter la jaroj 1984 kaj 1985, la 39-a (1995/1996), la 43-a (1999/2000) kaj la 48-a inter la jaroj 2004 kaj 2005.
Famaj veclaranoj Redakti
- August Bebel, politikisto
- Charlotte Buff, inspiro kaj modelo de Johann Wolfgang von Goethe por la rolulo "Lotte" en lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther).
- Johann Wolfgang von Goethe, poeto
Faktoj Redakti
- Situo: 50° 34'" NO, 8° 30'" OR
- Alteco: 148 - 401 metroj super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: ĉirkaŭ 76 km²