Kenao, laŭ egipta arabe قنا, kopte ⲕⲱⲛⲏ estas la ĉefurbo de la Provinco Kina en Alta Egiptio, en Egiptio.

Kenao
urbego • urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 201 191  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 10′ N, 32° 43′ O (mapo)26.16666666666732.716666666667Koordinatoj: 26° 10′ N, 32° 43′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kenao (Egiptio Nildelto)
Kenao (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Kenao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qena [+]
vdr
Administra domo en Kenao

Etimologio

redakti

La origina malnova greka loknomo Καινή signifas "nova (urbo)", laŭ la posta araba "tre ruĝa" (fekunda tero).

Demografio

redakti

En Kenao loĝis 252 883 homoj en 2021.

Geografio

redakti

Kenao troviĝas en valo laŭ la dekstra (orienta) bordo de Nilo 80 metrojn super la marnivelo. La historia urbo Dandara situas ĉe la kontraŭa, dekstra bordo de Nilo. Luksoro troviĝas 55, Saŭhaĝo 113, Hurghada 160, El Baljana 204, Asuano 234, ĉefurbo Kairo 454, Ismailio 493 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Kenao estis grava loko ekde la antikvaj tempoj, ĉar grava karavanvojo al la Ruĝa Maro kondukis proksime, krome oni minadis proksime ŝtonojn kaj orojn. Baldaŭ la islamo lasis konsiderindan heredaĵon.

Ekonomio

redakti

Kenao estas industria kaj komerca centro. La urbego famas pri ceramikaj produktoj.

 
Industriaĵo 8 km fore

Religio

redakti

En Kenao vivas islamanoj (65%) kaj koptaj kristanoj (35%).

Edukado

redakti

En Kenao kampuso funkcias.

Klimato

redakti

Kenao situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 15-32 °C.

Trafiko

redakti

Kenao havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Estas fervojaj branĉoj tra la Nilo kun aparta ponto, krome mallonga branĉo orienten. Voja ponto helpas la trafikon, krome signifa vojo kondukas al haveno Safaga, samtempe al la la Ruĝa Maro. La plej proksima flughaveno funkcias apud Luksoro.

 
Stacidomo

Vidindaĵoj

redakti

Referencoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
Bildoj pri Kenao
 
Moskeo
 
Fakultato
 
Domoj laŭ kanalo