Saŭhaĝo
Saŭhaĝo, laŭ egipta arabe سوهاج prononco estas la ĉefurbo de la Provinco Saŭhaĝ en Alta Egiptio, en Egiptio.
Saŭhaĝo | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 82749 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 193 931 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 2 852 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 34′ N, 31° 42′ O (mapo)26.56055555555631.691666666667Koordinatoj: 26° 34′ N, 31° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 67 m [+] | ||
Areo | 68 km² (6 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sohag [+] | |||
Demografio redakti
En Saŭhaĝo loĝis 266 944 homoj en 2021.
Geografio redakti
Saŭhaĝo troviĝas en fekunda valo laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 67 metrojn super la marnivelo. La urbego inkluzivas du insulojn. Ahmim troviĝas nur 5 (ne kontraŭe, sed en la alia riverbordo), Kenao 113, Luksoro 136, Hurghada 224, Asuano 301, ĉefurbo Kairo 390, Ismailio 452 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En tiu loko estis kelkaj sensignifaj vilaĝoj en tempo de la romia regado. Dum la koptaj tempoj monaĥoj vivis en la tielnomita "Blanka Monaĥejo". Ekde 1960 Saŭhaĝo iĝis ĉefurbo de la samnoma provinco.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Saŭhaĝo konsistas el komercado kaj hejma industrio (tapiŝoj). La urba industrio produktas meblojn kaj teksaĵojn, krome helpas la agrikulturo el la najbareco (sukerprodukto). La turismo nur iomete aldoniĝas, ĉar ekzistas nur kelkaj arkeologiaj lokoj.
Religio redakti
En Saŭhaĝo vivas islamanoj (75%) kaj koptaj kristanoj (25%).
Edukado redakti
En Saŭhaĝo universitato funkcias ekde 2006, pli frue nur kampuso.
Klimato redakti
Saŭhaĝo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.
Trafiko redakti
Saŭhaĝo havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde 2010 vojo estis malfermita al Hurghada, krome 2 pontoj helpas la trafikon. Same ekde 2010 internacia flughaveno funkcias apud la urbego. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Saŭhaĝo naskiĝis ĉefministro Mustafa Madbuli.
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans