Aĥmim, laŭ egipta arabe أخميم, laŭ loka kopte ⳉⲙⲓⲙ, laŭ alia kopte ϣⲙⲓⲛ estas urbego en meza Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Ĝi estis konata dum la historio ankaŭ Ipu, poste dum la grekoj kaj romianoj Panopolis.

Aĥmim
urboarkeologia loko • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 101 509  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 34′ N, 31° 45′ O (mapo)26.56416666666731.746111111111 [+]
Alto 85 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Aĥmim (Egiptio)
Aĥmim (Egiptio)
DEC
Situo de Aĥmim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Akhmim [+]
vdr
Kirko en Aĥmim

Demografio

redakti

En Aĥmim loĝis 151 430 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

redakti

Aĥmim troviĝas laŭ la dekstra (orienta) bordo de Nilo 85 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas nur 5 en la kontraŭa bordo, Ĝarĝa 29, Kenao 108, Luksoro 132, Minjo (Egiptio) 195, Hurghada 220, Asuano 299, ĉefurbo Kairo 390, Suezo 387 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Dum la faraonoj la nuna Aĥmim estis ofte restadejo (komprenu: ĉefurbo) de faraonoj. Hodiaŭ malmulto de iamaj konstruaĵoj restis, ĉar en la sekvaj jarcentoj la ŝtonoj estis reuzitaj.

Ekonomio

redakti

Dum la greko-romia periodo Aĥmim estis centro de teksaĵproduktado. Ankaŭ nun oni produktas kotonŝtofojn, bluajn ĉemizojn kaj ŝalojn. Ekzistas ankaŭ sukerproduktado kaj fremdultrafiko.

 
Moskeo en Aĥmim
 
Templo en Aĥmim

Religio

redakti

En Aĥmim plejparte vivas islamanoj, krome ekzistas kopta-katolika komunumo.

Klimato

redakti

Aĥmim situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-31 °C.

Trafiko

redakti

Inter Saŭhaĝo kaj Aĥmim 2 pontoj funkcias, tial en la alia bordo la fervojo kaj la ĉefvojo estas atingebla. Tamen ekzistas ankaŭ preterira ĉefvojo en tiu ĉi flanko, krome vojo al la marbordo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Vidindaĵoj

redakti
  • moskeoj, kirkoj
  • komence monaĥejo
  • bazaro
  • ruinoj de du antikvaj temploj

Referencoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans