Provinco Saŭhaĝ

Saŭhaĝ (arabe محافظة سوهاج, latinliterigo Muḥāfaẓat Sawhāǧ respektive Muhāfazat Saŭhāĝ, en la masra lingvo aŭ egipta araba Sōhāǧ respektive Sōhāĝ) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 746 377 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Saŭhaĝ.

Provinco Saŭhaĝ
Provinco
Governadorat de Suhaj.png
Emblem Sohag Governorate.svg
FlagoBlazono

LandoEgiptio

Supermara alteco62 m [+]
ĈefurboSohag
- koordinatoj27° N, 32° O (mapo)26.5631.7Koordinatoj: 27° N, 32° O (mapo)
Areo11 218 km² (1 121 800 ha) [+]

Loĝantaro4 967 409 [+] (28-a de marto 2017)
Denseco442,81 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2EG-SHG

Provinco Saŭhaĝ (Tero)


Provinco Saŭhaĝ

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Sohag Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La provinco limas norde je la provinco Asjut, oriente je la provinco Al-Bahr al-ahmar (Ruĝa Maro), sude je la provinco Kina kaj okcidente je la provinco Nova Valo. La provincan centron konsistigas la bordoj de la rivero Nilo, kaj la okcidento kaj la oriento de la teritorio limas al la dezerto Saharo.