Provinco Asjut
Asjut (arabe محافظة أسيوط, latinliterigo Muḥāfaẓat Asyūṭ respektive Muhafazat Asjut) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 441 597 loĝantojn. La teritorio situas en la centro de la ŝtato Egiptio, ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Nilo.
Provinco Asjut | ||
---|---|---|
Provinco | ||
Flago | ||
Lando | Egiptio | |
Supermara alteco | 56 m [+] | |
Ĉefurbo | Asyut | |
- koordinatoj | 27° N, 31° O (mapo)27.25194444444431.09Koordinatoj: 27° N, 31° O (mapo) | |
Areo | 13 720 km² (1 372 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 4 383 289 [+] (28-a de marto 2017) | |
Denseco | 319,48 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | EG-AST | |
![]() |
||
Provinco Asjut | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La provinco limas norde al la provinco Minja, oriente al la provinco Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar), sude al la provinco Saŭhaĝ kaj okcidente al la provinco Nova Valo (al-Ŭadi al-ĝadid). La orienta parto de la provinca teritorio jam estas parto de la dezerto Saharo.
UrbojRedakti
En la provinco ekzistas 11 urboj, kiuj samtempe estas administraj centroj de samnomaj distriktoj:
- Asjut (arabe أسيوط, Asyūṭ)
- Dairut (arabe ديروط, Dairūṭ)
- El Kusija (arabe القوصية, al-Qūṣīya)
- Manfalut (arabe منفلوط, Manfalūṭ)
- Abu Tig (ankaŭ Abutig, arabe ابو تيج, Abū Tīǧ)
- Sidfa (ankaŭ Sedfa, arabe صدفا, Ṣidfā)
- El Ganajim (arabe الغنايم, al-Ghanāyīm)
- Abnob (arabe أبنوب, Abnūb)
- El Fatih (ankaŭ el-Fatih, arabe الفتح, al-Fatiḥ)
- Sahil Salim (ankaŭ Sahil Saleem, arabe ساحل سليم, Sāḥil Salīm)
- El Badari (arabe البداري, al-Badārī)