Tahta
Tahta, laŭ egipta arabe طهطا, laŭ kopte ⲧϩⲟⲧⲏ estas urbego en Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Laŭ legendo la loknomo ricevis la nomon de antikva egipta princino.
Tahta | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 46′ N, 31° 30′ O (mapo)26.76833333333331.500555555556Koordinatoj: 26° 46′ N, 31° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 66 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Demografio
redaktiEn Tahta loĝis 134 314 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiTahta troviĝas laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 66 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas 30, Ĝarĝa 62, Kenao 140, Minjo (Egiptio) 164, Luksoro 165, Hurghada 236, Asuano 329, ĉefurbo Kairo 365, Suezo 371 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiGrava fervoja akcidento okazis en Tahta la 26-an de marto 2021.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Tahta konsistas el produktado de hejmaj mebloj. La proksimaj vilaĝoj estas agrikulturaj pro la Nilo.
Religio
redaktiEn Tahta plejparte vivas islamanoj, krome ekzistas malgranda, sed signifa kopta-katolika komunumo.
Klimato
redaktiTahta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm, ĝenerale decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.
Trafiko
redaktiTahta havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon laŭ ĉeflinio Kairo-Asuano. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiReferencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans