Minjo (Egiptio)
Minjo, laŭ egipta arabe المنيا, kopte ⲧⲙⲱⲛⲏ estas la ĉefurbo de la Provinco Minja en Egiptio.
Minjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 61111 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 236 043 (2006) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 5′ N, 30° 45′ O (mapo)28.08333333333330.75Koordinatoj: 28° 5′ N, 30° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 49 m [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Minya [+] | |||||
Etimologio
redaktiLa araba loknomo venas de la kopta lingvo, sed pli frue de la malnova greka μονή kun ĉirkaŭ signifo haltejo. Nuntempe loke oni ŝatas uzi la esprimon "Nova edzino de Supra Egiptio" pro ĝia strategia loko inter norda kaj suda partoj de lando.
Demografio
redaktiEn Minjo loĝis 283 605 homoj en 2021.
Geografio
redaktiMinjo troviĝas en valo laŭ la maldekstra bordo de Nilo 49 metrojn super la marnivelo. Asjuto troviĝas 111, Beni Suefo 122, ĉefurbo Kairo 222, Luksoro 327 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa areo de Minjo travivis prahistorian, antikvan egiptan, grekan-romian, bizancan kaj islaman epokojn.
Jam antaŭ Kristo 3100 la loko estis administra centro. En la 1970-aj jaroj apud la urbo oni malkovris koptan skribaĵon Evangelio laŭ Judaso.
Ekonomio
redaktiLa ŝtata sektoro dominas en la industrio en Minjo kontrolante la plej grandan parton de la produktado. Inter la ŝtataj industrioj menciindas cementoj, kemiaĵoj, minado, sterkoj kaj agrikulturaj prilaboraĵoj. La privata sektoro estas aktiva en produktado de konsumvaroj, ekzemple nutraĵoj, meblaro, kaj metaloj kaj lignaĵoj. Kvankam la loko estas riĉa je historio, la turismo malgravas. En la 20-a jarcento dominis la kotonindustrio.
Religio
redaktiEn Minjo ĉirkaŭ duono konsistas el koptaj kristanoj, la alia duono el islamanoj.
Edukado
redaktiEn Minjo universitato funkcias.
Klimato
redaktiMinjo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 3 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-30 °C. La varmo kulminas inter aprilo-oktobro, sed inter decembro-februaro foje frostas.
Trafiko
redaktiMinjo havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ponto helpas la trafikon, krome loke flughaveno funkcias. Ekde la pratempo la Nilo estis navigebla.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- Suzanne Mubarak (edzino de Hosni Mubarak)
Ĝemelurboj
redakti- Hildesheim, (Germanio, 1979)
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans