Malfermi la ĉefan menuon

Kimberley estas grandurbo en Sud-Afriko. Ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Kablando, krome anglikana kaj romkatolika diocezoj.

Kimberley
Kimberley-001.jpg
Administrado
Poŝtkodo 8301 [+]
Retpaĝaro www.solplaatje.org.za [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo)-28.73861111111124.758611111111Koordinatoj: 28° 44′ S, 24° 46′ O (mapo) [+]
Alto 1 184 m [+]
Areo 90,4 km² (9 040 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Kimberley
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kimberley (South Africa) [+]
Information icon.svg
vdr
Mapo de Sud-Afriko, kie Kimberley situas meze

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Kimberley situas sur altebenaĵo en mezo de la lando. Bloemfontein troviĝas 146, Welkom 210, Johanesburgo 432, Pretorio 480, Port Elizabeth 587, Durbano 619, Richards Bay 715, Kaburbo 834 km.

 
Granda mineja kavo nomata Granda Truo en Kimberley

HistorioRedakti

En 1866 iu trovis en tiu loko brilan ŝtoneton (=diamanton). En 1871 kuiristo trovis pli grandan diamanton. Evidentiĝis, ke la loko estas trovejo de diamantoj, venis multe da homoj. Estis disputo pri la regiono, fine britoj akiris ĝin, kiel nova kolonio. La minejo havis la nomon New Rush, nederlande Vooruitzigt, fine pri ministro Lord Kimberley. En 1899 la buroj ne povis okupi la urbon. La plej granda minejo funkciis ĝis 1914.

TrafikoRedakti

Kimberley havas flughavenon, kiu estas la plej malnova en la lando. La urbo estas grava fervoja nodo. Linioj kuras al Kaburbo, Bocvano, Bloemfontein kaj okcidenta landparto. La centra ĉefa trafikvojo Kaburbo-Pretorio tuŝas la urbon, krome estas ĉefvojo al Bloemfontein.

 
Muzeo McGregor en Kimberley
 
Monumento de la 1-a mondmilito en Kimberley
 
Monumento pri sieĝo de Kimberley

KlimatoRedakti

Kimberley havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-26 °C. Inter novembro-februaro la temperaturo foje atingas 40 °C. Inter majo-oktobro foje frostas. Jare pluvas po 414 mm. La pluvo en februaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti