Granda Truo estas minejo pri diamantoj en Sud-Afriko, en Kimberley.

Post la Granda Truo situas Kimberley (Sud-Afriko)
La Granda Truo

Bazaj informoj redakti

  • Larĝo: 463 m
  • Cirkonferenco: 1.6 km
  • Origina profundo: 240 m
  • Nuna profundeco: 215 m (ĉar oni remetis elfosaĵojn)
  • Akva profundo: 40 m

Historio redakti

Antaŭ 1871 monteto situis en tiu loko. Poste oni trovis diamantojn kaj komenciĝis la minado, tial la loko ricevis la nomon New Rush. Inter 1871-1914 laboris tie 50 000 ministoj, tial komence la monteto tute malaperis, poste oni elfosis la grandan kavon. Baldaŭe ĉesis la surfaca minado, sed komenciĝis la subtera minado ĝis profundo 1097 m. En 1888 la individuaj minejoj formis unusolan korporacion, kiun estris ekzemple Cecil Rhodes. La buroj longe sieĝis la lokon, dume la loĝantoj rifuĝis en la minejojn.

En 1914 la minejo estis forlasita, sed ĝi iĝis unu el la plej gravaj vidindaĵoj de la lando. En 1960 oni komencis establi parte subĉielan muzeon prezentanta la tutan historion. Ĝi estas vizitebla ekde 1971.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio