Richards Bay
Richards Bay aŭ Richards Baai estas sudafrika grandurbo en la komunumo Uthungulu, provinco KwaZulu-Natal.
Richards Bay | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3900 • 3900 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 47′ S, 32° 2′ O (mapo)-28.78277777777832.0375Koordinatoj: 28° 47′ S, 32° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Richards Bay [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 142.78 km²
- Loĝantaro: 57.387 (en 2012)
- Supermara alteco: 0–14 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 3900
- Telefonkodo: 035
Geografio redakti
Richards Bay situas laŭ Hinda Oceano sur marborda ebenaĵo, pli precize ĉe laguno de rivero Mhlatuze en la nordorienta parto de la lando.
Historio redakti
Ĝi estis fondita en 1879 kiel haveno dum al unua bur-milito de Frederick Richards. Komence ĝi estis nur fiŝkaptista haveno, sed fariĝis nun la plej granda haveno de Sudafriko. En 1969 Richards Bay ricevis statuson urbo.
Ekonomio redakti
En la urbo ekzistas grava mineralindustrio, ekzemple aluminio. Oni minadas feroercojn, titanioksidojn kaj zirkonojn apud la urbo. Richards Bay estas ankaŭ en la mondo la plej granda haveno por karbo. La senlaboreca procento en Richards Bay sole estas 19 procentoj.
Richards Bay estas unu el la turismaj centroj de Sudafriko.
Klimato redakti
Richards Bay havas subtropikan klimaton kun varmaj malsekaj someroj kaj senfrostaj vintroj. Jare pluvas po 1228 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. En januaro la pluvo kulminas. La meza ĉiujara temperaturo estas 21.5 °C.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- loĝantaro