Ussurijsk

urbo de la Ĉemara regiono en Rusio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolsk

Ussurijsk (ruse Уссурийск) estas urbo, administra centro de Ussurijska urba distrikto en Ĉemara Regiono en Rusio.

Ussurijsk
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Ĉemara Regiono
Poŝtkodo 692500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 170 660  (2017) [+]
Loĝdenso 986 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 48′ N, 131° 57′ O (mapo)43.8131.95Koordinatoj: 43° 48′ N, 131° 57′ O (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Areo 173 km² (17 300 ha) [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Ussurijsk (Rusio)
Ussurijsk (Rusio)
DEC
Ussurijsk
Ussurijsk
Situo de Ussurijsk
Ussurijsk (Ĉemara Regiono)
Ussurijsk (Ĉemara Regiono)
DEC
Ussurijsk
Ussurijsk
Situo de Ussurijsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ussuriysk [+]
vdr

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 05423.

La urbo estis fondita en jaro 1866.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1898.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Nikolskoje (Никольское) en 1866 ... 1917;
  • Nikolsk (Никольск) en 1917 ... 1926;
  • Nikolsk-Ussurijskij (Никольск-Уссурийский) en 1926 ... 1935;
  • Voroŝilov (Ворошилов) en 1935 ... 1957.

Ussurijsk estis fondita en la 1866a jaro kiel vilaĝo Nikolskoje (honore de Sankta Nikolao de Mira) de 13 familioj, venintaj por loĝigo el Astraĥana gubernio. La vilaĝo en la 1898a ricevis la statuson de urbo kaj la nomon Nikolsk. Poste la nombro da ĝiaj loĝantoj estis alplenigita de transmigrantoj el Ukrainio, amase elmigrintaj en la sudo de la malproksimorienta region de Rusia imperio. En la 1926a la urbo estis alinomigita en Nikolsk-Ussurijskij por ĝia distingo de la Nikolsk en Vologda provinco. De la 1935a ĝis la 1957a la urbo nomiĝis Voroŝilov laŭ la familia nomo de la soveta armeestro Kliment Voroŝilov. Post la morto de Josif Stalin en la 1957a la urbo estis alinomigita en Ussurijsk.

La interurba telefona kodo estas 42341, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Ussurijsk, kiel tuta Ĉemara regiono, situas en la horzono signata laŭ internacia normo kiel Vladivostok Time Zone (VLAT/VLAST). Rilate al la Moskva tempo, la horzono havas konstantan diferencon +7 horoj kaj signatas en Rusio kiel MSK+7.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 43° 48′ N 131° 57′ O / 43.800 °N, 131.950 °O / 43.800; 131.950 (mapo)Koordinatoj: 43° 48′ N 131° 57′ O / 43.800 °N, 131.950 °O / 43.800; 131.950 (mapo). La urbo situas en Razdolnaja-Ĥankaa baseno, je 112 km de Vladivostoko ĉe kunfluo de riveroj Razdolnaja (Раздольная), Rakovka (Раковка), Komarovka (Комаровка). La areo de la urba distrikto estas 3 690 km².

La klimato de Ussurijsk estas musona. Relativa humideco estas alta, pluvoj plimulte estas abundaj, torentaj. Maksimumo de la atmosferaj akvaĵoj falas en julio kaj aŭgusto. Vintroj estas fridaj, precipe sennubaj. Stabilaj frostoj ĉesas en marto. Printempo estas malvarmeta, venas ekstreme malrapide. Somero estas varma kaj humida. La plej varma monato estas aŭgusto. Aŭtuno estas varma, dominas hela vetero. La averaĝa temperaturo en septembro estas 15-17 °C.

  • La averaĝa dumjara temperaturo de aero estas 5,4 °C
  • La averaĝa dumjara relativa humideco de aero estas 61,9 %
  • La averaĝa dumjara rapido de vento estas 4,2 m/s

Ussurijsk estas granda fervoja nodo en la Transsiberia fervoja arterio. En la urbo estas: la Ussurijska lokomotivripara uzino (granda entrepreno riparanta lokomotivoj por bezonoj de la Rusia fervojo kaj industriaj entreprenoj), entreprenoj de nutra industrio (sukera, lakta, likvor-branda fabrikoj), uzinoj de maŝinkonstrua industrio. Estas entreprenoj de kudrado de vestaĵoj kaj leda piedvesto, entreprenoj de konstrua industrio, oksigenfabriko, meblofabriko, kartona kombinato.

Fervoja stacidomo de la urbo estas stacio Ussurijsk de la Malproksimorienta fervojo. La stacidomo servas tiel al apudurbaj (al Vladivostok kaj Ruĵino), kiel al interurbaj trajnoj.

En jaro 1959 la urbo havis 104 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 157,8 mil loĝantojn. Ussurijsk estas la tria laŭ loĝantaro (post Vladivostok kaj Naĥodka) urbo en Ĉemara regiono — 153,6 mil homoj (2009). (Ussurijska urba distrikto — 180,7 mil homoj (2009)).