Malfermi la ĉefan menuon

Bouaké [buake] aŭ Bwake estas metropolo kaj ĉefdiocezo en Ebur-Bordo. Ĝi estas ankaŭ departementa sidloko.

Bouaké
Bouaké - panoramio.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 659 233  (2010) [+]
Loĝdenso 9 183 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 41′ N, 5° 1′ U7.6833333333333-5.0166666666667Koordinatoj: 7° 41′ N, 5° 1′ U [+]
Alto 312 m [+]
Areo 71,788 km² ( 717 8.8 ha) [+]
Situo de Bouaké
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bouaké [+]
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Bouaké situas sur malebenaĵo en la meza sekcio de la lando. Lago Kossou situas 50, Jamusukro 100, Abiĝano 350 km.

HistorioRedakti

Bouaké estis establita, kiel franca armea poŝto en 1899 kaj estis administra centro ekde 1914. Francaj kaj Unuiĝintaj Nacioj pacosoldatoj nuntempe servas en la metropolo. Ekde 2005 denove funkcias universitato en la urbo.

EkonomioRedakti

Bouaké estas konata pro ĝiaj metioj. La ekonomio estas bazita sur la kotonoindustrio. La urbo plejparte kreskis en la 1970-aj jaroj post la konstruado de la centralo ĉe Kossou Lago. En proksimeco de Bouaké oni minadas orojn, hidrargojn, kaj manganojn. En la urbo oni prilaboras aŭ produktas konstrumaterialojn, tabakvarojn, teksaĵojn kaj nutraĵojn.

KlimatoRedakti

Bouaké situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1103 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en septembro.

TrafikoRedakti

Bouaké havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Jamusukro kaj Burkino, fervojaj linioj kuras al Abiĝano kaj Burkino.

VidindaĵojRedakti

 
Katedralo en Bouaké

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti