Alĉevsko
Alĉevsko[1] (ukraine Алчевськ, ruse Алчевск) estas grandurbo kaj universitata urbo (ekde 1957) en Ukrainio, en la Luhanska provinco. Ekde 2014 la urbo troviĝas en la parte agnoskita Luganska Popola Respubliko. La pli fruaj loknomoj estis Voroŝilovsk inter 1931-1961, poste Komunarsk ĝis 1991.
Alĉevsko | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 94200–94299 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 398 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo)48.46722222222238.798333333333Koordinatoj: 48° 28′ N, 38° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 240 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Supermara alteco: 211 m
- Poŝtkodo: 94 200 - 94 299
- Telefonkodo: 6442
- Loĝantaro: 116.000 en 2006
GeografioRedakti
Alĉevsko etendiĝas en la orienta flanko de la lando. Luhansko troviĝas je 45 km.
HistorioRedakti
Alĉevsko estis fondita en 1895, ĉar estis tie nova fervoja stacidomo. La loko prenis la nomon Alĉevsko en 1903. Dum la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo. Post la milito la urbo evoluis pli granda industria urbo. Dum vintro de 2006 katastrofo okazis: la hejtada sistemo de la plena urbo kolapsis, poste eĉ la kloakoj estis neuzeblaj. Precipe la infanoj estis evakuitaj.
VidindaĵojRedakti
- diversaj monumentoj
ĜemelurbojRedakti
- Dunaújváros, Hungario
- Dąbrowa Górnicza, Pollando
- Ereğli, Turkio
- Kamjansko, Ukrainio