Kamjansko

urbo en Ukrainio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en la dnipropetrovska provinco. Pri vilaĝo en la transkarpata provinco vidu la artikolon Kamjanske.

Kamjansko (ukraine Кам'янське, prononco [KamJANske], inter la jaroj 1936 kaj 2016 nomita Dniprodzerĵinsk[1][2], ukraine Дніпродзержинськ) estas grandurbo en Ukrainio, apartenanta al la Dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco). Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 226 845 loĝantoj sur areo de 138 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 644 loĝantoj/km².

Kamjansko · Кам'янське
urbo de regiona rango en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Dnipropetrovska provinco
Poŝtkodo 51900–51989
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 226 845  (2022) [+]
Loĝdenso 1 644 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 30′ N, 34° 37′ O (mapo)48.50763469038334.613190310481Koordinatoj: 48° 30′ N, 34° 37′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 138 km² (13 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kamjansko · Кам'янське (Dnipropetrovska provinco)
Kamjansko · Кам'янське (Dnipropetrovska provinco)
DEC
Kamjansko · Кам'янське
Kamjansko · Кам'янське
Situo de Kamjansko · Кам'янське
Kamjansko · Кам'янське (Ukrainio)
Kamjansko · Кам'янське (Ukrainio)
DEC
Kamjansko · Кам'янське
Kamjansko · Кам'янське
Situo de Kamjansko · Кам'янське

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamianske [+]
vdr

Geografio redakti

Kamjansko etendiĝas laŭ Dnepro (pli precize laŭ Dniprodzerĵinska rezervujo) en la meza parto de la lando. Ĝia orient-okcidenta etendiĝo estas 22 km, nord-sud - 18 km. La urbo troviĝas 35 km okcidente de la urbo Dnipro.

 
La avenuo Svobody en Kamjansko

Historio redakti

Unuaj periodoj redakti

Dum la epoko de Kieva Regno tra la loko de hodiaŭa Kamjansko pasis gravaj komercaj itineroj, interalie la varenga-greka itinero. Apude troviĝis trapasejo tra la rivero Dnepro. Pro oftaj tataraj-mongolaj atakoj la tereno iĝis parto de tiel nomataj Sovaĝaj Kampoj.

La unua konata spuro de homa setliĝado en la tereno de Kamjansko estas la kurgano Romanivskij menciita en la 16-a jarcento de Guillaume Le Vasseur de Beauplan. Sur la kurgano zaporogoj kolektiĝis por militaj konsilioj. En tiu loko aperis la kozaka setlejo Romankove. Amasa ekloĝado en tiu tereno komenciĝis en la periodo de Nova Siĉo kaj tiam aperis la zaporogaj setlejoj Karnauĥivka (1738) kaj Trituzne (1740), kiuj apartenis al la kodaka provinco[3].

La unua mencio pri Kamjansko venas el 1750, okaze de konstruo de preĝejo. La nomo devenas de la vorto kamin (ŝtono), ĉar en tiu epoko la riverbordoj de Dnepro estis ŝtonoplenaj. La nomoj de Karnauĥivka kaj Trituzne devenas de iliaj fondintoj - kozakoj Semen Karnauĥ kaj Danil Trituz (Trejtuz)[4].

Post la malfondo de Zaporoga Siĉo en 1775 la setlejoj iĝis armeaj restejoj en la novorusia gubernio. Ekde 1802 ili estis partoj de la jekaterinoslava distrikto en jekaterinoslava gubernio.

Kiel loko fora de ĉefaj komercaj itineroj kaj industriaj zonoj, Kamjansko evoluis malrapide. Laŭ censo farita en 1782 en la vilaĝo loĝis ĉ. mil homoj. Ili okupiĝis ĉefe pri agrikulturo, bredado, fiŝkaptado kaj eta industrio.

19-a jarcento redakti

 
Vido al Kamjansko inter 19 kaj 20 jc.

Vera disvolviĝo de Kamjansko komenciĝis en la 2-a duono de la 19-a jarcento, dum industriiĝado de Rusia Imperio. Aperas forĝejoj, muelejoj kaj vendejoj. En la 1880-aj jaroj post konstruo de la apude iranta jekaterinoslava fervojo en Kamjansko ekkreskas industrio. En 1886 en la vilaĝo loĝis 2901 homoj[5], estis 479 bienoj, ortodoksa preĝejo kaj okazis dimanĉaj foiroj.

 
Romkatolika preĝejo Sankta Nikolao malfermita en 1897

En 1887 la Nord-Rusia Dnipra Metalindustria Societo komencis konstrui la plej grandan tiutempan metalfabrikon. La 17-an de februaro 1889 ekfunkciis en ĝi la unua grandforno.

La loĝantaro ekkreskis rapide danke al novaj laboristoj de la fabriko, kaj en 1896 Kamjansko havis jam 18 mil loĝantojn.

20-a jarcento redakti

Dum la Oktobra Revolucio Kamjansko estis sub regado de diversaj politikaj fortoj kaj militaj grupoj. La 28-an de decembro 1917 establiĝis bolŝevika regantaro, kaj en aprilo 1918 Kamjanskon ekokupis germanaj-aŭstraj trupoj subtenantaj la hetmanlandon de Pavlo Skoropadskij. Fine de 1918 la germanoj lasis Kamjanskon, ĝis junio 1919 la urbo restis sub regado de bolŝevikoj. En junio-julio 1919 Ruĝa Armeo batalis por Kamjansko kaj Katerinoslavo kontraŭ la blanka armeo de Anton Denikin, kiu konkeris la urbon la 26-an de julio 1919. La 1-an de januaro 1920 Kamjansko estis fine konkerita de Ruĝa Armeo.

La 19-an de decembro 1923 laŭ streboj de la kamjanska konsilio de laboristaj deputitoj oni fine decidis doni al Kamjansko la statuson de urbo.

La 1-an de februaro 1936 oni ŝanĝis la nomon de Kamjansko al Dniprodzerĵinsk, honore al soveta ŝtata funkciulo Feliks Dzerĵinskij, fondinto de Ĉeka.

En 1938 la urbon aliĝis la vilaĝoj Romankove kaj Trituzne.

En 1935 ekfunkciis la unua tramo.

Dum la dua mondmilito la urbo estis okupata de nazia armeo (23-a de aŭgusto 1941-25-a de oktobro 1943. Dum la okupado kaj reliberigaj bataloj ĉiuj fabrikoj de la urbo estis ruinigitaj. Detruitaj estis ankaŭ multaj loĝdomoj.

Post la milito oni refunkciigis la fabrikojn. En 1956 oni komencis konstrui hidroelektran centralon sur Dnepro.

La 2-an de julio 1996 okazis grandskala akcidento. Troŝarĝita tramo iranta laŭ la strato Ĉapajeva komencis gliti malsupren laŭ deklivo pro paneinta bremso, elreliĝis kaj antaŭeniris ĝis lernejo. Ĉ. 30 homoj mortis kaj 100 estis vunditaj rezulte de la akcidento. Pro registara esplorado de la afero urbestro Serhij Ŝerŝnev kaj lia deputito Ihor Laktionov rezignis el siaj postenoj.

21-a jarcento redakti

La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada kadre de la kontraŭkomunismiga politiko ŝanĝis la nomon el Dneprodzerĵinsk al Kamjanske.[6]. La decido ekvalidis en la tago de ĝia akcepto.

Vidindaĵoj redakti

 
Dniprodzerĵinska Akademia Muzik-Drama Teatro Lesja Ukrajinka
 
Muzeo de la historio de Kamjansko

Famuloj redakti

En la urbo naskiĝis Leonid Breĵnev, ĝenerala sekretario de KPSU en 19661982.

Nursultan Nazarbajev, prezidanto de Kazaĥio, lernis en ŝtalfara fabriko en Kamjansko[7].

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

  1. Pacjurko 2015, p. 295.
  2. Pacjurko 2015, p. 1506.
  3. Мікротопонімія Кам'янського -дніпродзержинська:історичний ракурс (ukraine)
  4. Топоніми Дніпродзержинська(Карнаухівка,Тритузне) (ukraine)
  5. Волости и важнѣйшія селенія Европейской Россіи. По данным обслѣдованія, произведеннаго статистическими учрежденіями Министерства Внутренних Дѣл, по порученію Статистическаго Совѣта. Изданіе Центральнаго Статистическаго Комитета. Выпуск VIII. Губерніи Новороссійской группы. Peterburgo, 1886 j. — VI + 157 p.
  6. Sesio de Verĥovna Rada la 19-an de majo 2016. Arkivita el la originalo je 2016-06-24. Alirita 2016-06-05.
  7. Nazarbajev, Nursultan (1998), Nursultan Nazarbayev: My Life, My Times and My Future..., (ISBN 1899044191)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti