Tramtransporto en Kamjansko

Tramtransporto en Kamjansko (ukraine Кам'янський трамвай) estas la tramreto de la urbo Kamjansko, en Ukrainio. La reto estas kunmetita el kvar linioj. Ĝia unua linio estis enservigita en 1935.

Tramtransporto en Kamjansko
Tramo KTM-8 en Kamjansko
Tramo KTM-8 en Kamjansko
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Kamjansko
 Ukrainio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 27-a de novembro 1935
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 77,6 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 67
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 524 mm
Transportisto KP "Tramvaj"
vdr


Mapo


Akcidento de 02/07/1996 redakti

La 2-an de julio 1996 okazis grandskala akcidento. Troŝarĝita tramo iranta laŭ la strato Ĉapajeva komencis gliti malsupren laŭ deklivo pro paneinta bremso, elreliĝis kaj antaŭeniris ĝis lernejo. Ĉ. 30 homoj mortis kaj 100 estis vunditaj rezulte de la akcidento. Pro registara esplorado de la afero urbestro Serhij Ŝerŝnev kaj lia deputito Ihor Laktionov rezignis el siaj postenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti