Mbanza-Ngungu
Mbanza-Ngungu estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis Thysville aŭ Thysstad, nomita post la belga urbofondinto Albert Thys. La urbo apartenas al la provinco Kongo Centra, la plej okcidenta parto de la lando, estas laŭ loĝantaro la tria plej granda urbo de la provinco, kaj inkluzivas ankaŭ la mallarĝan strion de atlantika marbordo de la lando.
Mbanza-Ngungu | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Provinco Kongo Centra | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 336 (2012) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo)-5.2514.866666666667Koordinatoj: 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 610 m | ||
Areo | 8190 km² ( 819 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 05° 16′ S 14° 51′ O / 5.267 °S, 14.850 °O (mapo)
- Areo: 8190 km²
- Loĝantaro: 101 336 en 2012
- Supermara alteco: 610 m
- Horzono: UTC +1
Geografio
redaktiMbanza-Ngungu situas sur montetaro inter Angolo kaj Kongo (rivero) en la okcidenta parto de la lando. Kinŝaso troviĝas 116, Matadi 169, Boma 212, Bandundu 351, Lubumbashi 1558 km.
Historio
redaktiAlbert Thys fondis la urbon en 1905. Ĝis 1932 la urbo estis feriejo, poste la trajno ekfunkciis. Ekde la 1980-aj jaroj Mbanza-Ngungu estas ankaŭ garnizono de la armeo.
Ekonomio
redaktiMbanza-Ngungu estas loko de la fera industrio kaj gravas la liverado inter la ĉefurbo kaj oceano. Menciindas ankaŭ la turismo.
Trafiko
redaktiMbanza-Ngungu situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Kinŝaso kaj Boma. En 1957 ponto Thysville-Kasangulu estis inaŭgurita, kiu transiras la riveron Sukasou.
Klimato
redaktiMbanza-Ngungu situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, malkulminas en decembro. Jare pluvas po 1469 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj novembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Rilatoj al Esperanto
redaktiDemokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo, la landa sekcio de TEJO kaj sekcio de Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, havas sian sidejon kaj centran adreson en Mbanza-Ngungu.
Vidindaĵoj
redaktiEn la proksimeco diversaj kavernoj estas vizitataj. En kelkaj kavernoj vivas blindaj kaj senkoloraj fiŝoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Novaĵoj pri Mbanza-Ngungu en retgazetaro Nia Mondo
Fontoj
redakti- Angla, germana kaj hungara Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- vetero
- mapo