Beni
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Kongo. Pri samnomata departemento en Bolivio temas artikolo Beniio.
Beni estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Beni | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 30′ N, 29° 28′ O (mapo)0.529.466666666667Koordinatoj: 0° 30′ N, 29° 28′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 00° 30′ N 29° 28′ O / 0.500 °N, 29.467 °O (mapo)Koordinatoj: 00° 30′ N 29° 28′ O / 0.500 °N, 29.467 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 231,952 (takso en 2013[1])
- Supermara alteco: 714 m
- Horzono: UTC +2
GeografioRedakti
Beni situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Butembo troviĝas 43, Eduardo (lago) 70, Ugando 71, Albertlago 100, Bukavu 336, Isiro 337, Uvira 429, Kisangani 484, Lubumbashi 1365, Kinŝaso 1669, Boma 1961 km.
KlimatoRedakti
En Beni la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 23 °C. La plej granda varmo estas en februaro, en oktobro la temperaturo estas la plej malvarma. Jare pluvas po 1163 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj malkulminas en januaro kaj julio.
HistorioRedakti
La kolonia erao komenciĝis en Beni en 1894, tiam vilaĝo fondiĝis. Pli frue arabaj sklavokomercistoj serĉis sklavojn, poste misiistoj alvenis. La belgoj faris komercan kaj administran centrojn el Beni. En 2001 furioza batalo okazis, kiel parto de 2-a interna milito. Ekde tiam trupoj de la Unuiĝintaj Nacioj gardas la pacon. En 2011 la urbo ricevis elektron.
En decembro 2018 Beni estis trafita de pli ol 200 kazoj de la Ebola virusa malsano (EVD) laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano. Beni situas proksime de Mangina, la epicentro de la Ebola-eksplodo en 2018-2019[2].
En 2020, ribelantoj de la Allied Democratic Forces (ADF)[3] laŭdire reĝisoris malliberejan fuĝon el la malliberejo Kangbayi kaj ili en multaj kazoj senkapigis 25 homojn en la vilaĝo Tingwe. La ribelantoj estis akuzitaj pri 800 mortigoj[4].
EkonomioRedakti
Beni estas grava centro de produktado de kafo.
EdukadoRedakti
Katolika dulingva univesitato de Kongo (Université Chrétienne Bilingue du Congo).
TrafikoRedakti
Beni havas flughavenon. Estas vojoj al Goma kaj Bunia. Estas ankaŭ malpli gravaj vojoj al Ugando kaj okcidenten.
Publika sanoRedakti
Antaŭa belga ministro kaj fondinto de belga sekcio de Kuracistoj Sen Landlimoj, fondis kirurgian projekton (UNICHIR) por oferti medicinajn prizorgojn al 1,2 milionoj da homoj en la oriento de Kongo, regiono kiu jam de dekoj da jaroj suferas sub agresoj, ebola kaj kronvirusa malsanoj. UNICHIR ankaŭ volas trejni kuracistojn, flegistojn kaj administran personaron.
VidindaĵojRedakti
Nacia parko Virunga estas proksime.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- mapo[rompita ligilo]
- mapo, distancoj
- mapo
- (nl) UNICHIR
Noto kaj referencojRedakti
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko bazita sur la sama artikolo en la angla, franca kaj germana Vikipedioj.
- ↑ (fr) Institut National de la Statistique (November 2014). "Superficie et Densité de la Population en 2013". Bulletin Annuel des Statistiques Sociales, Province du Nord-Kivu (2013): 19.
- ↑ (en) "Democratic Republic of the Congo: Between Ebola and machetes", International Committee of the Red Cross, la 27-an de novembro 2018.
- ↑ (en)Thirty-six people are killed in DRC in 'revenge' attack by ADF rebels, The Guardian, la 14-an de aŭgusto 2016.
- ↑ (en) "At least 25 killed by rebels in eastern Congo; some beheaded". AP NEWS, la 1-an de januaro 2021