Mtwara
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Mtwara. |
Mtwara estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Mtwara. Ĝi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la koordinatoj 10°16′0″S 40°10′60″O / 10.26667°S, 40.18333°OKoordinatoj: 10°16′0″S 40°10′60″O / 10.26667°S, 40.18333°O. En 2002 ĝi havis 92.602 loĝantojn.
Mtwara distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseo Dar–Kibiti–Lindi–Mtwara. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mtwara-n okcidenten al Masasi, Songea kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tanga). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.