Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Lindi.

Lindi estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Lindi. Ĝi konsistigas la distrikton Lindi Urba (svahile Lindi Mjini). Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 41.549 loĝantojn.

Lindi
Scene in Lindi, Tanzania (2).jpg
Administrado
Lando Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 41 549  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 10° 0′ S, 39° 43′ O (mapo)-9.996944444444439.714444444444Koordinatoj: 10° 0′ S, 39° 43′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Lindi

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lindi [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lindi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la fino de rivero Lukuledi. Ĝiaj koordinatoj estas 10° 0′ S 39° 41′ O / 10.000 °S, 39.683 °O / -10.000; 39.683 (mapo). Ĝi havas malgrandan havenon, kiu akceptas nur unu aŭ du malgrandajn ŝipojn samtempe kaj ne sufiĉas por trans-oceanaj ŝipoj. La laŭborda ŝoseo tanzania ligas ĝin al Mtwara en la sudo (kun pli grava haveno) kaj al Kibiti kaj Daresalamo en la nordo (350 km).

Islamo estas la superrega religio en Lindi. La komercistoj estas precipe araboj kaj hindoj; la lokanoj okupiĝas pri fiŝkaptado kaj agrokulturo. La ĉirkaŭa regiono estas inter la malplej loĝataj de la lando.

Lindi posedas malgrandan flughavenon (IATA-kodo "LDI"). La voja reto estas malfacile uzebla en la pluva sezono de novembro al majo. La jara pluvokvanto estas ĉ. 1.000 mm.

Vidu ankaŭRedakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lindi

Eksteraj ligilojRedakti