Mbombela
Mbombela (pli frue Nelspruit) estas grandurbo en Sudafriko, ĉefurbo de provinco Mpumalanga.
Mbombela | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1201 • 1200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 58 670 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 808 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 28′ S, 30° 59′ O (mapo)-25.46583333333330.985277777778Koordinatoj: 25° 28′ S, 30° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 619 m [+] | ||||
Areo | 72,63 km² (7 263 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 47 km²
- Loĝantaro: 122.887 (en 2012)
- Supermara alteco: 689 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 1200
- Telefonkodo: +2713
Geografio
redaktiMbombela situas en valo laŭ rivero Krokodilo en la nordorienta parto de la lando. Mozambiko troviĝas 100, Emalahleni 179, Newcastle (Sud-Afriko) 274, Pretorio 276, Johanesburgo 300, Richards Bay 387, Durbano 488, Bloemfontein 623, Port Elizabeth 1079, Kaburbo 1532 km.
Historio
redaktiTri fratoj de la familio Nel fondis Nelspruit-on en 1905. Dum la bura-brita milito Nelspruit funkciis nelonge kiel sidloko de la registaro por la buroj. En 2009 la urbego (ankaŭ la municipo) prenis novan loknomon Mbombela.
Ekonomio
redaktiEn Mbombela oni okupiĝas pri prilaborado de lignoj, paperoj kaj fruktoj. En la ĉirkaŭaj bienoj oni kultivas oranĝojn, bananojn, mangojn, avokadojn.
Trafiko
redaktiMbombela havas internacian kaj enlandan flughavenojn. El la urbego kuras ĉefvojoj kaj fervojoj al Pretorio kaj Maputo, krome estas ĉevojo al Zimbabvo.
Klimato
redaktiMbombela havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 6-29 °C. Inter oktobro-januaro malofte la temperaturo preskaŭ atingas 40 °C. Inter junio-aŭgusto foje la temperaturo falas al frosto. Jare pluvas po 767 mm. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas en junie.
Vidindaĵoj
redakti- Botanika ĝardeno
- Nacia Parko Krüger en la proksimeco
Fontoj
redakti- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]