Malfermi la ĉefan menuon

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Vanderbijlpark situas sur altebenaĵo laŭ rivero Vaal en norda parto de la lando. Soweto troviĝas 48, Johanesburgo 62, Benoni 76, Pretorio 118, Durbano 470, Port Elizabeth 836, Kaburbo 1207 km.

HistorioRedakti

Jam post la 1-a mondmilito inĝeniero "Van der Bijl" sugestis fondi en tiu loko gravan industrian zonon. Ĝi fakte okazis nur en 1947, post 2 jaroj la lokon oni proklamis urbo. Vanderbijlpark ricevis municipan statuson en 1952. La loĝantoj estis blankuloj, sed en la proksimaj urboj loĝis neblankuloj, kiuj laboris en la fabrikoj.

EkonomioRedakti

Vanderbijlpark estas grava ekonomia urbo, kie oni prilaboras ŝtalon. Aparte menciinda estas produkto de dratoj.

KlimatoRedakti

Vanderbijlpark havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias averaĝe 11-22 ° C. En januaro regas la plej alta varmo, en julio la plej malalta varmo. Jare pluvas po 714 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

TrafikoRedakti

El Vanderbijlpark aŭtoŝoseo kaj ĉefvojo kuras al Johanesburgo, krome estas malpli gravaj vojoj al la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti