Malfermi la ĉefan menuon
Monda heredaĵo de UNESKO

Harar estas urbo en Etiopio. Ĝi havas ĉirkaŭ 135.000 loĝantojn, ĉefe islamanojn. En la urbo troviĝas 99 moskeoj laŭ la nombro de nomoj de Alaho. Tial Harar estas sankta urbo al islamanoj, kiuj estas preskaŭ senescepte sunaismanoj. Ĝi estas konsiderata la kvara plej grava urbo post Mekao, Medino kaj Jerusalemo. Longtempe la aliro de la "orienta Timbuktuo" estis malpermesitaj al ne-islamanaj eŭropanoj. Ankoraŭ en 1886 itala misiejo estis detruita.

Harar
Town of Harar with Citywall.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 129 000  (2015) [+]
Loĝdenso 268 750 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 19′ N, 42° 8′ O9.311111111111142.127777777778Koordinatoj: 9° 19′ N, 42° 8′ O [+]
Alto 1 885 m [+]
Areo 0,48 km² (48 ha) [+]
Situo de Harar
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Harar [+]
Information icon.svg
vdr
Strato al la bazaro (ĉirkaŭ 1900)

FamulojRedakti

Unu el la plej famaj naskiĝintoj en Harar estas la klerulo Abdullah Al-Harari.

HistorioRedakti

Harar estis de sia fondiĝo en la 7-a jarcento islama. Jam en 615 veturis al la urbo anoj de Mohamedo dum unua heĝiro el Mekao al Etiopio. La tiel nomata unua heĝiro de Mohamedo al Medino en 622 estis do fakte la dua eliro.


Monda kulturheredaĵo de UNESKORedakti

La 12-an de julio 2006 UNESKO aldonis la urbon al la listo de monda kulturheredaĵo. La decidon kaŭzis la monumento kaj la unueca kvalito de loĝdomoj, kiuj estas miksaĵo el tradiciaj islamaj konstrumaniero kaj domoj de hindaj enmigrintoj el la malfrua 19-a jarcento.

BibliografioRedakti

  • Garad, Abdurahman, "Harar. Wirtschaftsgeschichte eines Emirats im Horn von Afrika (1825-75)", 1990, Frankfurt, Peter Lang Verlag, ISBN 978-3-631-42492-6.
  • Hecht, Elisabeth-Dorothea. "Die traditionellen Frauenvereine (Afoca) der Harari in Harar und in Addis Ababa, Äthiopien", 1993, Berlin, Reimer Verlag, ISBN 978-3-496-02499-6.
  • Stuber , Fritz. "Harar in Äthiopien - Hoffnungslosigkeit und Chancen der Stadterhaltung", in: Die alte Stadt. Vierteljahreszeitschrift für Stadtgeschichte, Stadtsoziologie, Denkmalpflege und Stadtentwicklung (W.Kohlhammer Stuttgart Berlin Köln), Vol. 28, Nr. 4, 2001, ISSN 0170-9364, S. 324-343, 14 Abb.
  • Wagner, Ewald. "Harar. Annotierte Bibliographie zum Schrifttum über die Stadt und den Islam in Südostäthiopien", 2003, Wiesbaden, Harrassowitz Verlag, ISBN 978-3-447-04742-5.

Eksteraj ligilojRedakti