Lichinga
Lichinga (prononcu [liŝinga]) estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Mozambiko. La historia loknomo estis Vila Cabral.
Lichinga | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo • municipality of Mozambique • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 142 253 (2007) [+] | ||||
Loĝdenso | 508 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 18′ S, 35° 15′ O (mapo)-13.335.245555555556Koordinatoj: 13° 18′ S, 35° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 398 m [+] | ||||
Areo | 280 km² (28 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 13° 19′ S 35° 14′ O / 13.317 °S, 35.233 °O (mapo)Koordinatoj: 13° 19′ S 35° 14′ O / 13.317 °S, 35.233 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 176.451 en 2012
- Supermara alteco: 1360 m
- Horzono: UTC + 2
- Telefonkodo: +258 271
Geografio
redaktiLichinga situas sur altebenaĵo 45 km oriente de Malavia Lago, en la norda parto de la lando. Maputo etendiĝas 1435 km.
Historio
redaktiPortugaloj fondis la urbon, kiel Vila Cabral en 1931. Ĝi havis urban statuson en 1962 kaj evoluis, kiel centroj de agrikulturo kaj la kolonia armeo. Dum la civila milito (1975-1992) ofte okazis epidemioj kaj venis multe da rifuĝintoj.
Ekonomio
redaktiLa plej grava ekonomia agado estas la arbaraj laboroj. En la ĉirkaŭaĵo de Lichinga oni plantis pinojn, el kio evoluis la lignaĵa industrio.
Trafiko
redaktiLichinga havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pemba, Nampula kaj Malavia Lago. La fervojo sekvas unuparte vojon al Nampula, aliparte vojon al la lago, sed la fervojo ne atingas la lagon, la finhaltejo situas en la proksimeco.
Klimato
redaktiPro la alteco Lichinga havas moderan tropikan klimaton havanta 2 sezonojn. La seka sezono daŭras inter majo-septembro kun averaĝa temperaturo 14 °C. En la ceteraj monatoj somero estas kun averaĝa temperaturo 21 °C kaj kun pluvoj. Jare pluvas po 1150 mm.
Fontoj
redakti- Angla kaj franca Vikipedioj
- [1] Arkivigite je 2013-06-30 per Archive.today
- mapo