Klerksdorp

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 apr. 2023.


Klerksdorp estas grandurbo en Sudafriko, kie ĝi estas ĉefurbo de Nordokcidenta Provinco.

Klerksdorp
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 2571 • 2570
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 52′ S, 26° 40′ O (mapo)-26.86666666666726.666666666667Koordinatoj: 26° 52′ S, 26° 40′ O (mapo) [+]
Alto 1 837 m [+]
Klerksdorp (Sud-Afriko)
Klerksdorp (Sud-Afriko)
DEC
Situo de Klerksdorp

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Klerksdorp [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko, kie Klerksdorp estas trovebla meze (iomete nordokcidente)

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Klerksdorp situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Welkom troviĝas 124, Krugersdorp 139, Johanesburgo 159, Pretorio 202, Bloemfontein 256, Durbano 540, Port Elizabeth 796, Kaburbo 1113 km.

Historio

redakti

Klerksdorp estis fondita en 1837 konsistanta el bienoj. En 1886 oni trovis oron, sekve miloj da homoj alvenis en la malgrandan vilaĝon. Dum la brita-bura milito en la proksimeco la buroj faris grandan venkon. Baldaŭe la britoj konstruis deportejon, kie mortis multaj. Ties tomboj ankaŭ nun estas videblaj. La orminado estis revivigita en 1932, kaŭzanta ekonomian reviviĝon.

Ekonomio

redakti

En Klerksdorp krom la orominado gravas la apuda agrikulturo pri maizoj, sorgoj, arakidoj, sunfloroj, fine gravas bredado de brutoj.

Trafiko

redakti

La nacia ĉefŝoseo Johanesburgo-Kaburbo tuŝas Klerksdorp-on, krome kuras grava vojo al Durbano. Fervojo funkcias al Krugersdorp ekde 1897 kaj al Kimberley (Sud-Afriko) ekde 1906.

Klimato

redakti

Klerksdorp havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-22  °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 586 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Vidindaĵoj

redakti
  • iamaj minadaj kavoj
  • muzeo, origine konstruita malliberejo en 1891, funkcianta ĝis 1973
  • natura rezervejo "Faan Meintjies" 15 km de Klerksdorp
  • "Oro-Monteto"
  • digo 10 km ekster Klerksdorp
  • preĝejo por nederlandanoj de 1898

Famuloj

redakti

Fontoj

redakti