Terno
(Alidirektita el Terni)
Terni (en Esperanto Terno) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Umbrio kaj, ene de ĝi, en la provinco Terno, kies ĉefurbo ĝi estas. Fine de 2018 en la komunumo vivis 111 189 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Valenteno de Terno, kiu vivis tie kaj kies memortago - la valentena tago de enamiĝintoj - sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Acquasparta, Arrone, Colli sul Velino (RI), Labro (RI), Montecastrilli, Montefranco, Narni, Rieti (RI), San Gemini, Spoleto (PG) kaj Stroncone.
Terni | |
![]() | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | TR Terno |
Geografia situo | 42° 34′ N, 12° 39′ O (mapo)42.56666666666712.65Koordinatoj: 42° 34′ N, 12° 39′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 130 m |
Areo | 211 km² |
Loĝantaro | 111 189 (2018) |
Loĝdenso | 523 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Acquasparta, Arrone, Colli sul Velino (RI), Labro (RI), Montecastrilli, Montefranco, Narni, Rieti (RI), San Gemini, Spoleto (PG) kaj Stroncone |
Patrono | la kristana sanktulo Valenteno de Terno |
Festa tago | 14-a de februaro |
Nomo de loĝantoj | ternani |
Poŝtkodo | 05100 |
Imposta kodo | L117 |
Kodo laŭ ISTAT | 055032 |
Telefona prefikso | 0744 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Famuloj Redakti
Esperanto Redakti
Estiĝis tie Esperanto-grupo en 1921. La 8-a itala Nacia Kongreso de Esperanto okazis en Terni la 21-an kaj 22-an de septembro 1923, kaj la esperantisto Umberto Broccatelli (1931-2010) ripozas en tombo en Terno.
Eksteraj ligiloj Redakti
panoramo