Valenteno de Terni

(Alidirektita el Valenteno de Terno)

Valenteno de Ternilatine Valentinus – estas kristana sanktulo kaj martiro de la Romkatolika eklezio. Dum la 3-a jarcento post Kristo li estis kuracisto kaj episkopo de urbo en Italio, kiu tiam latine nomiĝis Interamna kaj hodiaŭ havas la nomon Terni.

Sankta
Valenteno de Terni
Persona informo
Naskiĝo 176
en Terno
Morto 14-an de februaro 273 (0273-02-14)
en Romo
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
Episkopo de Interamna
Sanktulo, Martiro
Festotago 14-a de februaro
Atributoj glavo, koko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Sankta Valenteno kaj disĉiploj en francia kodekso (manuskripto) de la 9-a jarcento p.K.

Laŭ kristanaj tradiciaj informoj, la episkopo Valenteno de Terni la 14-an de februaro estis mortigita fare de la romiaj aŭtoritatuloj, kiuj kontraŭbatalis la disvastiĝantan kristanismon en la Romia Imperio. Kvankam la romia imperiestro Claudius la 2-a severe malpermesis geedziĝojn laŭ kristana rito, la episkopo aparte volonte kristane geedzigis enamiĝintojn, tiel daŭre riskante sian vivon. Al la ĵus geedziĝintaj paroj li laŭ la legendo ĉiam donacis florojn el la propra ĝardeno. Laŭ la kristanaj tradiciaj informoj, la geedziĝoj benitaj de li estis aparte feliĉaj kaj harmoniaj.

Tial post lia martira morto Valenteno iĝis patrono aparte de la enamiĝintoj kaj de junaj geedzoj. En la alpaj landoj la memoro pri li estis same vivtenata kiel pri alia, samnoma historia kristano, kiu nomiĝis "Valenteno de Raetia", kiu laŭ la legendo kapablis mildigi la suferojn de infanoj suferantaj je epilepsio: dum la jarcentoj la bildoj de ambaŭ personoj en preĝejoj de suda Germanio, Svislando, Aŭstrio, Slovenio kaj norda Italio ĉiam pli similiĝis unu al la aliaj kaj fine ne distingeblis. La tradiciaj atribuaĵoj de Valenteno de Terni estas glavo (pro la martira morto per senkapigo) kaj koko (kiel simbolo de la ofero de sia vivo). Oficiala memortago iĝis la 14-a de februaro – la Sankt-Valentena tago, kiu dum la 20-a jarcento sendepende de la originaj kristanaj tradicioj iĝis moda tago de la enamiĝintoj en kelkaj landoj.

La ostoj de la sanktulo Valenteno de Terni konserviĝas en la urba preĝejo de Krumbach en la distrikto Günzburg de Bavario en suda Germanio.