Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leganés (stacidomo).

Leganés estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), je 11 km sud-sudokcidente de la madrida Pordo de la Suno, ene de la metropolita areo de Madrido. Ĝi troviĝas sur plataĵo de la Centra Altebenaĵo en la Iberia duoninsulo. Sude ĝi limas kun Fuenlabrada, norde kun la madridaj distriktoj Karabanĉelo kaj Latino, okcidente kun Alcorcón, kaj oriente kun Villaverde (distrikto de Madrido) kaj Getafe.

Leganés
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28910–28919
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 190 665  (2023) [+]
Loĝdenso 11 486 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 3° 46′ U (mapo)40.32825-3.7654027777778Koordinatoj: 40° 20′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 666 m [+]
Areo 16,6 km² (1 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leganés (Madrido)
Leganés (Madrido)
DEC
Leganés
Leganés
Situo de Leganés
Leganés (Hispanio)
Leganés (Hispanio)
DEC
Leganés
Leganés
Situo de Leganés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leganés [+]
vdr

Ĝi estas la kvina plej loĝata madrida urbo (189.424 loĝanto) post Madrido ĉefurbo, Móstoles, Alcalá de Henares kaj Fuenlabrada, laŭ datumoj de la municipa censo de 2009.

Leganés havas universitatan kampuson, la Superan Politeknikan Lernejon de la Universitato Karlo la 3-a de Madrido kaj la Municipan Stadionon en kiu sidejas la futbalteamo CD Leganés.

Vidu ankaŭ redakti