Vilaverdo

Vilaverdo (hispane Villaverde signife Verda Vilaĝo) estas unu el la 21 distriktoj de la municipo Madrido (suda ekstremo), Hispanio. Antaŭe ĝi estis sendependa municipo, la lasta aliĝita al Madrido, la 31-a de julio de 1954. Tamen, antaŭ la aneksiĝo, la municipo Vilaverdo ampleksiĝis, krom la nuna distrikto, al la plejparto de la nuna distrikto Usero kaj eta parto de Valjeko. Ĝia surfaco estas 2.028,65 ha kun 126.802 loĝantoj laŭ la censo de la jaro 2001. Estas kvartalo de laboristoj, nuntempe inter tiuj multaj enmigrintoj, ĉefe sudamerikaj.

Vilaverdo
Calle Bohemios2.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 149 003  (2018) [+]
Loĝdenso 7 381 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo)40.345925-3.7093555555556Koordinatoj: 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Areo 20,187585876897 km² ( 201 8.7 585 876 897 ha) [+]
Situo de Vilaverdo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villaverde [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de Vilaverdo en la mapo de Madrido

La distrikto Vilaverdo enhavas la jenajn kvartalojn: Sankta Andreo, Sankta Kristoforo, Butarko, La Rozarboj, La Anĝelo.