TindufTindufo (Berbere: Tinduf, arabe تندوف) estas la ĉefa urbo, kaj komunumo en la Provinco Tinduf, en plej okcidenta angulo de Alĝerio, ĉe la limoj kun Maŭritanio, Okcidenta Saharo kaj Maroko. La komunumo havas ĉirkaŭ 160,000 loĝantojn sed la censo ne enkalkulas la okcidentsaharajn rifuĝintojn kiuj en la censo de 2008 estis 45,966,[1] ĝis 25,266 en 1998,[2] kaj jara loĝokresko de 6.3%.[1]

Tinduf
komunumo de Alĝerio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 37000
Demografio
Loĝantaro 45 610  (2008) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 41′ N, 8° 8′ U (mapo)27.675277777778-8.1286111111111Koordinatoj: 27° 41′ N, 8° 8′ U (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Areo 70009 km² (7 000 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tinduf (Alĝerio)
Tinduf (Alĝerio)
DEC
Tinduf
Tinduf
Situo de Tinduf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tindouf [+]
vdr

La regiono estas konsiderata de strategia gravo. Ĝi estas hejmo de bazoj de la Armeo de Alĝerio kaj de flughaveno kiu faras regulajn flugojn al Alĝero same kiel al aliaj enlandaj lokoj.[3] La setlejo Garet Djebilet kuŝas ene de la municipo Tinduf ĉe la limo kun Maŭritanio; tiu setlejo havas fero-minon kaj jam nefunkciantan flughavenon, kaj estas proksimume je 70 km nordokcidente de Âouinet Bel Egrâ. Ekde 1975, ĝi ankaŭ enhavas kelkajn okcidentsaharajn rifuĝejojn kiuj estas funkciigataj fare de la Fronto Polisario, nome nacia liberiga movado kiu serĉas la memregadon de Okcidenta Saharo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Population: Béchar Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Alirita 10a de Majo 2013.
  2. Algeria Communes. Statoids. Alirita 5a de Majo 2013.
  3. Tindouf Airport. OurAirports. Alirita 10a de Majo 2013.