Norilsko
Norilsko (ruse Норильск) estas urbo en norda Siberio, Krasnojaska regiono en Rusio, super la norda poluscirklo. La urbo situas sur multjare frostiĝinta tero apud rivero Norilskaja (Норильская) aŭ Pjasina (Пясина) aŭ Ribnaja.
Norilsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo fermita urbo urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 663300–663341 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 176 735 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 631 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 69° 20′ N, 88° 13′ O (mapo)69.33333333333388.216666666667Koordinatoj: 69° 20′ N, 88° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 90 m [+] | ||||
Areo | 23,16 km² (2 316 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 176 735 loĝantoj sur areo de 23,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 631 loĝantoj/km².
Ĝi estis fondita en 1935 kaj estas unu el la plej grandaj nikelo- kaj platenoprodukta loko. Oni minas tie eĉ kupron.
La urbon priservas per elektro la akvocentraloj, instalitaj sur riveroj Hantajka kaj Kurejka. La tergaso alvenas tra duktoj el norda parto de Tjumena provinco. Norilskon interligas fervojo al la urbo Dudinka, apud rivero Jenisejo.
En jaro 1959 la urbo havis 118 mil loĝantojn, en 2002 134,8 mil: aktuala nombro videblas komence de la teksto kaj en la informkesto.
Interesaĵoj
redaktiKodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 04429. La interurba telefona kodo estas 3919, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). Diferenco inter la loka krasnojarska tempo (horzono UTC+07:00) kaj la moskva tempo estas 4 horoj.
Eksteraj ligiloj
redaktiĈefurbo: Krasnojarsk
Aĉinsk | Artjomovsk | Bogotol | Borodino | Divnogorsk | Dudinka | Jenisejsk | Ĵeleznogorsk | Igarka | Ilanskij | Kansk | Kodinsk | Krasnojarsk | Lesosibirsk | Minusinsk | Nazarovo Norilsk | Sosnovoborsk | Ŝaripovo | Ujar | Uĵur | Zaozjornij | Zelenogorsk