Nzérékoré estas grandurbo en Gvineo. Ĝi estas provinca ĉefurbo de regiono Supra-Gvineaj arbaroj.

Nzérékoré
setlejoSubprefektujo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 280 256  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 7° 45′ N, 8° 49′ U (mapo)7.75-8.8166666666667Koordinatoj: 7° 45′ N, 8° 49′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Nzérékoré (Gvineo)
Nzérékoré (Gvineo)
DEC
Situo de Nzérékoré

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nzerekore [+]
vdr
Loko de Nzérékoré en Gvineo

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Nzérékoré situas sur malebenaĵo en la suda sekcio de la lando. La landlimo de Liberio estas proksime.

Historio

redakti

Post la mezepoko agrikulturistoj vivis tie. En 1911 ribelo okazis kontraŭ la francoj. La loĝantaro kreskiĝis post la 2-a mondmilito, ĉar la urbo iĝis administra kaj komerca centroj. Multaj okupiĝis pri segilado de ligno. Oni trovis en la proksimeco ankaŭ feroercojn. En la 1990-aj jaroj internaj militoj okazis en Liberio kaj Sieraleono, sekve amase alvenis rifuĝintoj. La urbo estas konata ankaŭ pri prilaborado de arĝentoj.

Klimato

redakti

En Nzérékoré tropika klimato regas. 2 sezonoj estas: la seka inter decembro-februaro kaj la pluva inter marto-novembro.

Trafiko

redakti

Nzérékoré havas flughavenon kaj aŭtovojon. En la urbo estas resume vojoj 95 km longaj, el ili 25 km estas asfaltitaj. Aŭtovojo funkcias al Kankan.

Fontoj

redakti
  • Angla kaj franca Vikipedioj