Barberton estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Mpumalanga.

Barberton
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 1300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 47′ S, 31° 3′ O (mapo)-25.78611111111131.053055555556Koordinatoj: 25° 47′ S, 31° 3′ O (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Barberton (Sud-Afriko)
Barberton (Sud-Afriko)
DEC
Barberton
Barberton
Situo de Barberton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barberton, Mpumalanga [+]
vdr
Mapo de Sud-Afriko, kie Barberton estas trovebla nordoriente ĉe la norda limo de Svazilando

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Barberton situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando ĉe la norda landlimo de Svazilando. Mbombela troviĝas 43, Emalahleni 182, Pretorio 283, Johanesburgo 300, Durbano 452, Bloemfontein 606, Port Elizabeth 1051, Kaburbo 1516 km.

Historio redakti

En tiu loko oni malkovris oron en 1881. Post 2 jaroj multaj alvenis por minadi oron. En 1884 oni deklaris la tendaron Barberton. Ĝi abrupte prosperis, diversaj konstruaĵoj estis konstruitaj. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis deportejon por virinoj, infanoj kaj maljunaj viroj.

Ekonomio redakti

En Barberton ankaŭ nun oni minas oron.

Trafiko redakti

El Barberton la plej grava vojo kuras al Mbombela. Fervojo alvenas el Zimbabvo.

Klimato redakti

Barberton havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 6-29 °C. Inter oktobro-januaro malofte la temperaturo preskaŭ atingas 40 °C. Inter junio-aŭgusto foje la temperaturo falas al frosto. Jare pluvas ĉ. 700 mm. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas junie.

Vidindaĵoj redakti

  • natura rezervejo Songimvelo

Interesaĵo redakti

Floro "Barberton Lekanteto" (Gerbera jamesonii) estis malkovrita ĉi tie en 1889.

Fontoj redakti