Mokopane (ĝis 2003 Potgietersrus) estas grandurbo en Sudafriko, en Provinco Limpopo.

Mokopane
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 0601 • 0600
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 11′ S, 29° 1′ O (mapo)-24.18333333333329.016666666667Koordinatoj: 24° 11′ S, 29° 1′ O (mapo) [+]
Alto 1 117 m [+]
Areo 75,13 km² (7 513 ha) [+]
Mokopane (Sud-Afriko)
Mokopane (Sud-Afriko)
DEC
Mokopane
Mokopane
Situo de Mokopane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mokopane [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Mokopane situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando proksime de Polokwane. Pretorio troviĝas 278, Emalahleni 287, Johanesburgo 335, Bloemfontein 706, Durbano 756, Port Elizabeth 1232, Kaburbo 1566 km.

Historio redakti

Arkeologoj trovis restaĵojn de antaŭhomo en la proksimaj kavernoj en 1947. Mokopane establiĝis en 1858 kaj nomita pri buro Piet Potgieter, kiu pli frue en la proksimo murdiĝis kun aliaj homoj. Tamen estis tie vilaĝo Vredenburg, kiu prenis la nomon "Pieter Potgietersburg". En 1860 pro malario la loĝantoj forlasis la urbeton, sed ĝi refondiĝis en 1890. En 1904 la urbo ekuzis la pli mallongan loknomon Potgietersrust. En 1935 la urbo fariĝis komunumo kaj ekde 1939 ĝi portis la nomon Potgietersrus. En 1999 proksima vilaĝo aliĝis al la urbo.

Ekonomio redakti

La Mokopane-areo estas unu el la plej riĉaj agrikulturaj areoj de Sudafriko produktante tritikojn, tabakojn, kotonojn, maizojn, arakidojn kaj citrusojn. Oni bredadas ankaŭ bovojn. La areo estas riĉa je mineraloj kun la minado de platenoj kaj granitoj. En la nekulturitaj teroj precipe akacioj kreskas.

Precipe ndebeloj vivas en la areo.

Trafiko redakti

El Mokopane ĉefvojoj kuras al Pretorio, Middelburg, Zimbabvo kaj Bocvano.

Klimato redakti

Mokopane havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 15-22 °C. La varmo kulminas en januaro kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 594 mm. La pluvo kulminas januare kaj malkulminas julie.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti